La provinco Gansu plenforte plenumas malriĉec-mildigan laboron

(GMT+08:00) 2018-11-22 08:56:10     Redaktoro:Xiong

La provinco Gansu situas tie, kie limtuŝiĝas la altebenaĵoj Huangtu, Qingzang kaj Neimenggu. Inter 86 gubernioj, 75 estas malriĉaj. La malriĉec-mildiga laboro en Gansu estas malfacila. Proksime al la tago por realigi plenampleksan malriĉec-mildigon, la loka registaro plenforte plenumas malriĉec-mildigan laboron.

Diemu Jiangteng, oficisto de malriĉec-mildiga oficejo en la provinco Gansu, diris:

"La malriĉec-mildiga laboro de la provinco Gansu estas tre malfacila. La loka registaro plenforte plenumas malriĉec-mildigan laboron por realigi la celon de malriĉec-liberiĝo en 2020."

Por plenumi la malriĉec-mildigan laboron kiel la plej gravan aferon, la rolo de loka malriĉec-mildiga oficejo ŝanĝiĝis. Wang Junmin, vic-estro de malriĉec-mildiga oficejo en la provinco Gansu, diris:

"Antaŭe la malriĉec-mildiga oficejo de la Gansu-provinco plenumis malriĉec-mildigan laboron, tamen nun la Gansu-provinco ellaboris plenumajn rimedojn de ĉiuj departementoj por mildigi la malriĉecon."

Wang Junmin opiniis, ke oni devas trovi rimedojn por multigi enspezon. Li diris:

"Unu el la plej gravaj kialoj de malriĉeco en Gansu estas manko de labora kapablo. Pro tio, la loka registaro speciale ellaboris politikojn por fortigi kapablan trejnadon de laboro."

Por fortigi kapablan trejnadon de malriĉuloj, la loka registaro de la gubernio Linxia de la provinco Gansu establis "helpan laborejon" por liveri kapablan trejnadon kaj laborlokojn. Li Yulian, oficisto de la loka registaro, diris:

"La helpa laborejo fondiĝis en majo de ĉi-jaro kaj liveris senpagan trejnadon por pli ol 2000 malriĉuloj. Trejnite, ili povas havi laboron proksime al siaj hejmoj kaj gajni enspezon de 1800 juanoj en ĉiu monato."

Laŭ konigo de lokaj malriĉuloj, antaŭe ili faris laboron ekstere kaj sopiris al siaj familianoj. Nuntempe ili havas laboran kapablon kaj povas fari laboron proksime al siaj hejmoj. Tial ili trankviliĝas.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin