Britio hezitas pri sia eliro el EU

(GMT+08:00) 2018-11-22 19:50:01     Redaktoro:Xiong

La 25an de novembro Eŭropa Unio okazigos al si specialan pintkonferenon por decidi, ĉu aprobi la "projekton de interkonsento por eliro de Britio el EU", atingitan kune kun Britio. Antaŭe la brita kabineto jam akceptis tiun ĉi projekton je 585 paĝoj longan, opiniante, ke ĝi estas la plej bona versio por intertrakto. Kaj pli gravas, ke en tiu ĉi pintkonferenco la brita ĉefministro Theresa M. May kaj gvidantoj de EU venos al "politika deklaracio" post brita eliro el EU. Evidentiĝas, ke Britio jam restas en ŝlosila momento, kiu koncernas la sorton de la ŝtato.

Por certigi la sukceson de la speciala pintkonferenco, la 21an de novembro Theresa M. May antaŭtempe veturis al Bruselo por interparoli kun Juncker, prezidanto de la Eŭropa Komisiono. Kvankam la enhavo de la interparolo ne estas publikigita al la publiko, tamen proparolisto de la Eŭropa Komisiono diris, ke la interparolo akiris "tre bonan progreson" kaj "la laboro ankoraŭ estas farata."

Antaŭ la tablo de intertrakto prezentiĝas streĉita atmosfero, kaj ankaŭ ekster la tablo ne mankas sarkasmoj kaj riproĉoj. Sed, ĝeneraldirite, la registaro de Theresa M. May kaj Eŭropa Unio havas ĉiu la komunan koncepton neeldiritan, t.e.: post kiam Britio eliros el EU, al la dupartiaj rilatoj kaj iliaj koncernaj aranĝoj ne povos okazi esenca ŝanĝiĝo, ĉar tio estas loko de la interesoj de la du partioj, kaj tio superas ĉion alian.

Kaj ĝuste pro tio, Britio hezitas pro sia eliro el EU. Kaj tio klariĝas per la kialo, ke la ĉefministro Theresa M. May jam sentas grandan premon de politiko el interne, tamen ŝi ankoraŭ tenas sin je la projekto de interkonsento pri eliro el EU, antaŭe atingita kune kun EU; kaj samtempe ankaŭ Eŭropa Unio kaj ĉefaj membroj opiniis, ke "ĝi estas justa projekto de interkonsento, ni ambaŭ faris al ni kompromison reciproke."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin