Okazis la kvara regula renkontiĝo inter ĉina kaj kazaĥa ĉefministroj

(GMT+08:00) 2018-11-22 20:48:00     Redaktoro:Xiong

Posttagmeze de la 22a de novembro en la Popola Granda Halo okazis la kvara regula renkontiĝo inter ĉina kaj kazaĥa ĉefministroj, kaj ĉeestis ĝin la ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj la kazaĥa ĉefministro Bakytzhan Sagintayev.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Kazaĥio estas amikaj najbaroj sinceraj kaj konfidaj unu al la alia kaj estas ĉiuflanke strategiaj partneroj, kaj ke Ĉinio volas, kune kun Kazaĥio, kunigi la iniciaton "Zono kaj Vojo" al la kazaĥa disvolva strategio, kaj transformi la altegradan interkonfidon kaj la deziron de kunlaboro inter la du landoj en realajn fruktojn kaj krei feliĉon al la dulandaj popoloj.

Sagintayev diris, ke la kazaĥa-ĉina plenampleksa strategia partnereco funkcias en alta nivelo, kaj la dulandaj alttavoloj tenas sin en intimaj kontaktoj kaj havas altegradan interkonfidon en politiko, kaj ke Kazaĥio volas kunigi sian projekton "Vojo de Lumo" al la ĉina iniciato "Zono kaj Vojo" kaj fari sian eblon, por ke la dulandaj rilatoj paŝu sur pli novan ŝtupon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin