Ĉinio plibonigos politikojn por akceli translandan e-komercon

(GMT+08:00) 2018-11-22 10:21:54     Redaktoro:Yu

La administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, prezidita de ĉefministro Li Keqiang, decidis merkrede, ke Ĉinio vastigos kaj plibonigos la nunajn politikojn pri detala importado per translanda elektronika komerco por larĝigi pordmalfermon kaj ellasi la potencialon de konsumado.

La ĉina registaro donas grandan gravecon al evoluigo de translanda elektronika komerco kaj aliaj novaj formoj de komerco. Ĉefministro Li substrekis la bezonon antaŭenigi novajn formojn de industrio, inkluzive de translanda eletronika komerco kaj adopti novan manieron de prudenta, akomodebla kaj efika reglamentado en la registara laborraporto en kvar sinsekvaj jaroj.

La donitaĵoj de la Ĝenerala Administracio de Doganoj montras, ke inter januaro kaj oktobro de 2018, detala importado en translanda elektronika komerco atingis 67,2 miliardojn da juanoj (proksimume 9,7 miliardojn da usonaj dolaroj), pli multe je 53,7% ol la sama periodo de la lasta jaro.

Li diris, ke plibonigi translandan eletronikan komercon kontribuos al altnivela pordmalfermo. Tio akcelos konstantan kreskon de eksterlanda komerco, stimulos konsumadon kaj kreos laborpostenojn. Li akcentis, "Ni devas preni tutecan manieron, efektivigi prudentan kaj akomodeblan reglamentadon por komplete ellasi potencialon de la kreskado de translanda eletronika komerco."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin