Registaroj de la du landoj marde subskribis Memorandon de Kompreno pri Kunlaboro en Ekspluatado de Petrolo kaj Gaso.
Geng diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la du landoj faris novan paŝon al esplorado kaj ekspluato de petrolo kaj gaso, kaj la du flankoj diskutos la rilatajn detalojn.
Geng diris ankaŭ, ke Ĉinio ankaŭ esperas plifortigi komunikadon kun aliaj landoj laŭ la Suda Ĉina Maro pri tia kunlaboro, por turni la Sudan Ĉinan Maron en maron de paco, amikeco kaj kunlaboro.