James Mattis: Jemena pacintertraktado okazos eble en decembro

(GMT+08:00) 2018-11-22 12:58:45     Redaktoro:Yu

Usona ministro pri defendo James Mattis diris merkrede, ke la pacintertraktado por fini konfliktojn en Jemeno okazos oble en la komenco de decembro en Svedio.

Mattis diris al raportistoj en Pentagono, ke la jemena registaro kaj la ribela grupo Houthi eble ĉeestos la intertraktadon. Li aldonis, ke oni ne povas fini la konflikton en Jemeno kaj solvi la lokan humanitaran krizon sen la partopreno de Saud-Arabio, kaj nun Saud-Arabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj jam ĉesigis siajn militajn operacojn proksime al la jemena havenurbo Hodeidah, sed tie okazis ankoraŭ konfliktoj.

Postae, ankaŭ la usona Ŝtata Departemento publikigis deklaron, dirante, ke Usono vokas al ĉiuj rilataj partioj tuj ĉesigi malamikajn agojn kaj partopreni en la pacintertraktado en Svedio por fini la konflikton. La deklaro diris, ke rilataj flankoj ne devas uzi la periodon de militpaŭzo por intensigi armadon, kaj por ĉiuj partioj la plej urĝa tasko nun estas komenci dialogon kaj starigi reciprokan fidon.

La 8an de septembro, la lasta pacintertraktado sub la prezidado de la UN fermiĝis senrezulte pro la foresto de delegacio de la grupo Houthi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin