Fokusoj de la Semajno (Nov. 23)

(GMT+08:00) 2018-11-22 20:19:34     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio kaj Filipinoj merkrede publikigis komunan deklaron, konsentante kunlaboron pri konstruado de la Zono kaj Vojo kaj diskuton pri mara kunlaboro dum la ŝtata vizito de prezidanto Xi Jinping al Filipinoj.

La komuna deklaro diris, ke Xi kaj lia filipina paralelulo Rodrigo Duterte okazigis duflankan kunvenon, en kiu ili mapis la kurson por la estonteco de ĉina-filipinaj rilatoj, havis profundan interŝanĝon de opinioj pri regionaj kaj internaciaj demandoj de komuna intereso kaj atingis gravan konsenton.

La deklaro diris, ke la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Filipinoj decidis establi la rilatojn de ampleksa strategia kunlaboro surbaze de reciproka respekto, sincereco, egaleco, reciproka profito kaj kungajna kunlaboro. Ili rekonis, ke la levo de ĉina-filipinaj rilatoj al pli alta nivelo konformas al la fundamentaj interesoj kaj komuna aspiro de la du landoj kaj iliaj popoloj. La ĉina kaj filipina flankoj bonvenigas la subskribon de la Memorando de Kompreno pri Kooperado Koncerna al la Iniciato Zono kaj Vojo. Ambaŭ flankoj bonvenigas la subskribon de la Memorando de Kompreno pri Kunlaboro en Ekspluatado de Petrolo kaj Gaso inter la du registaroj, kaj konsentas diskuti maran kunlaboron inkluzive de ekspluatado de petrolo kaj gaso, daŭrigebla uzo de mineralo, energio kaj aliaj maraj resursoj.

Komuna deklaro de Ĉinio kaj Brunejo diris, ke lunde en Seri-Begavano, vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping kaj bruneja sultano Haji Hassanal Bolkiah renkontiĝis kaj reasertis sian politikan decidon plifortigi la duflankajn rilatojn per kunlaboro en diversaj kampoj.

La deklaro publikigita post intertraktado inter la du ŝtatestroj diris, ke ambaŭ partioj konsentis, ke la sukcesa vizito de prezidanto Xi al Brunejo havas strategian gravecon al plifortigo de duflankaj rilatoj. Ambaŭ partioj konsentis subteni oftajn altnivelajn interŝanĝojn, plifortigi strategian partnerecon kaj duflankajn rilatojn, kaj interŝanĝis opiniojn pri regionaj kaj tutmondaj demandoj.

La deklaro diris, ke la du gvidantoj konsentis plifortigi komercan kaj investan kunlaboron. Ili esprimis kontenton pri la progreso de kunlaboro en la sektoro de energio, kaj konsentis plu apogi la rilatajn entreprenojn de la du landoj al kunlaboro en la kampoj de maraj petrol-gasaj resursoj laŭ la principoj de internacia leĝo kaj la principo de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito. Ili konfirmis la pozitivan progreson de kunlaboro en la kampoj de leĝo kaj juĝaj aferoj, edukado, kulturo, religio, turismo, sano, sporto kaj junularo kaj reasertis la gravecon vastigi interpopolajn interŝanĝojn.

Ĉinio sendis du novajn satelitojn de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou al la kosmo sur la portoraketo Changzheng-3B de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la provinco Sichuan marde matene je la 2a horo kaj 7 minutoj.

La satelitoj eniris en la destinitan orbiton pli ol tri horojn poste kaj laboros kune kun 17 aliaj enorbitaj satelitoj de BeiDou-3. Ili ankaŭ estas la 42a kaj 43a satelitoj de la satelit-familio BeiDou.

Kun la sukcesa enorbitigo, la baza konstelacia aranĝo de la sistemo BeiDou estas kompleta. Ĉinio planas liveri navigadajn servojn al landoj partoprenantaj en la iniciato Zono kaj Vojo antaŭ la fino de ĉi tiu jaro.

Tio estas ŝlosila paŝo por la disvolvado de BeiDou de la enlanda eksperimenta sistemo al regiona kaj poste tutmonda navigada sistemo. La loktrova precizeco de la sistemo BeiDou-3 estis plialtigita al 2,5 metroj ĝis 5 metroj. Tio estas dufoje pli alta ol la sistemo BeiDou-2.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin