Delegacio el reprezentantoj de la membroj-landoj en KS de UN vizitos Ĉinion

(GMT+08:00) 2018-11-23 17:39:50     Redaktoro:Xiong

La 23an de novembro, en Pekino, Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke, kiel oficanta prezidanto de la Konsilio de Sekureco (KS) de UN en novembro, Ĉinio invitos la reprezentantojn de ĉiuj membroj-landoj kaj de kandidatiĝantaj membroj en KS de UN, la reprezentantojn de ĉefaj landoj, kiuj partoprenas en UN-pacokonservado, rezidantajn en UN, kaj la altrangulojn de la Sekretario de UN, viziti Ĉinion de la 25a ĝis la 28a de novembro.

En tiu tago Geng Shuang diris, ke dum la vizito de la delegacio, ĉinaj gvidantoj renkontiĝos kun la membroj de la delegacio, kaj la delegacio vizitos la trupojn pacokonservantajn kaj sinpretigatajn de Ĉinio, kaj ili vizitos ankaŭ la urbon Kantono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin