Ĉina prezidanto vizitos Hispanion, Argentinon, Panamon, Portugalion kaj ĉeestos pintkunvenon de G20

(GMT+08:00) 2018-11-23 10:31:48     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang anoncis vendrede, ke ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatajn vizitojn al Hispanio, Argentino, Panamo kaj Portugalio de la 27a de novembro ĝis la 5a de decembro, kaj ĉeestos la 13an Pintkunvenon de la Grupo 20 (G20) de la 30a de novembro ĝis la 1a de decembro en la argentina ĉefurbo Bonaero.

Laŭ la proparolanto, Xi faros la vizitojn laŭ la invito de hispana reĝo Felipe VI, argentina prezidento Mauricio Macri, panama prezidento Juan Carlos Varela kaj portugala prezidento Marcelo Rebelo de Sousa. Li ĉeestos la Pintkunvenon de G20 laŭ la invito de argentina prezidento Mauricio Macri.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin