KPĈ plifortigos kunlaboron kun politikaj partioj de arabaj landoj

(GMT+08:00) 2018-11-23 11:11:18     Redaktoro:Yu

La dua politikpartia dialogo inter Ĉinio kaj arabaj landoj okazis ĵaŭde en Hangzhou, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Zhejiang, altirante ĉirkaŭ 200 reprezentantojn, inkluzive de estroj de ĉefaj partioj de 17 arabaj landoj.

Song Tao, estro de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris tonikan paroladon en la malferma ceremonio de la dialogo. Song rimarkigis, ke la starigo de estontec-orientita strategia partnereco de ampleksa kunlaboro kaj komuna disvolviĝo malfermis novan ĉapitron por ĉina-arabaj rilatoj. Li alvokis pli multajn interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la KPĈ kaj la arabaj politikaj partioj, dirante, ke la KPĈ volas klopodi por konstrui novtipajn interpartiajn rilatojn kun arabaj landoj, kaj ke tiaj klopodoj faros pli grandajn kontribuojn al konstruado de la ĉina-araba komunumo kun komuna estonteco, akcelado de la konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro kaj konstruado de pli bela mondo.

Alsayed Mahmoud Ahmed Hussein Al-Sharif, vicprezidanto de la egipta Ĉambro de Reprezentantoj, kaj Mahmoud Al-Aloul, vicprezidanto de la palestina partio Abbas Fatah, esprimis volon fortigi amikajn interŝanĝojn kun la KPĈ, aktive partopreni en konstruado sub la iniciato Zono kaj Vojo kaj tiel levi la araba-ĉinajn rilatojn kaj duflankan pragmatan kunlaboron al nova alto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin