Kevin Hasset, prezidanto de Konsilio de Ekonomiaj konsilistoj de la Blanka Domo, diris merkrede, ke Ĉinio kiel "malbonkonduta" membro de la Monda Organizo pri Komerco devas esti forpelita el la organizo.
Responde al rilata demando en gazetara konferenco, Geng diris, ke la Monda Organizo pri Komerco estas multflanka institucio, sed ne aparta por Usono, kaj ĉiuj membroj de la organizo estas egalaj. La sugesto de la usona flanko estas idiota sensaciaĵo kaj montras la usonan vizaĝon de potenco kaj hegemonio. Geng aldonis, ke de post sia aliĝo al la organizo, Ĉinio ĉiam aktive plenumis siajn promesojn, kaj gajnis altan taksadon kaj aprezon de diversaj flankoj, inkluzive de ĝenerala direktoro de la organizo. Ĉinio volas labori kune kun ĉiuj aliaj membroj por antaŭenpuŝi la reformon de la organizo surbaze de kernaj valoroj kaj fundamenta principo.