Kursaro pri Penso de Xi estis lanĉita

(GMT+08:00) 2018-11-23 14:06:23     Redaktoro:Yu

Kursaro pri la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por la Nova Epoko estis lanĉita por senpaga elŝuto en kelkaj retejoj, inkluzive de people.com.cn kaj xinhuanet.com.

La kursaro, disvolvita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinujo (KPĈ) kaj la Ministerio pri Edukado, enhavas 30 temojn, kiuj fokusiĝas pri baza spirito, konotacioj kaj postuloj de la penso. La kursaro celas helpi al oficialuloj kaj la publiko, precipe universitataj instruistoj kaj studentoj, lerni, kompreni kaj kapti la penson.

La Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, la Ministerio pri Edukado kaj la laborkomitato de la centraj kaj ŝtataj organoj kune publikigis cirkuleron, postulante pluan studon de la penso per la kursaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin