Rusio: Intertraktado pri Rusa-Japana Traktato pri Paco ne devas difekti interesojn de du landoj

(GMT+08:00) 2018-11-23 14:56:26     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris ĵaŭde en regula gazetara konferenco, ke intertraktado pri la Rusa-Japana Traktato pri Paco ne devas difekti naciajn interesojn de la du landoj.

Zakharova diris, ke prezidento Vladimir Putin kaj japana ĉefministro Shinzo Abe okazigis intertraktadon en Singapuro en la 14a de novembro, kaj ambaŭ konsentis akceli intertraktadon pri la Rusa-Japana Traktato pri Paco surbaze de la Soveta-Japana Komuna Deklaracio. Ŝi emfazis, ke la du flankoj ne fiksis limdaton por la pactraktato, kaj la du lankoj daŭrigos la ampleksan intertraktadon. Ŝi akcentis, ke la rezultoj de la intertraktado ne devas agi kontraŭ naciaj interesoj de ambaŭ landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin