Guterres kondamnas du terorajn atakojn en Pakistano

(GMT+08:00) 2018-11-24 13:19:20     Redaktoro:Xiong

En la 23a de novembro, Guterres, la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, deklaris pere de sia proparolisto, ke li kondamnas la du terorajn atakojn okazintajn tiutage en Pakistano.

La deklaro diras, ke Guterres kondamnas la atakon celitan al la ĉina ĝenerala konsulejo en Karaĉio, Pakistano, kaj la teroran atakon okazintan en la nordokcidenta parto de Pakistano, kaj li esprimas profundan kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj deziron al la vunditoj pli frue resaniĝi. Kaj cetere, Guterres esprimas sian simpation al la pakistanaj registaro kaj popolo, kaj esperas, ke la krimuloj estu rapide submetitaj al leĝoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin