La 23an de novembro riĉe informita persono el la afgana registaro konstatis al raportisto de la ĉina novaĵagentejo Xinhua, ke tiutage en la provinco Khost okazis atako celita al moskeco, kaj en la atako mortis almenaŭ 12 homoj kaj vundiĝis 33.
Tiu persono diris, ke la atako okazis je ĉ. 13a horo kaj duono, la moskeo atakita situas ene de kantonmento de la afgana nacia armeo en la provinco, kaj la plejparto de la mortintoj kaj vunditoj estas soldatoj de la armeo. Vidatestanto asertis, ke ĝi estas atako memmortiga.