SK publikigis prezidantan novaĵ-parolon pri atako al ĉina ĝenerala konsulejo en Karaĉio

(GMT+08:00) 2018-11-25 11:24:50     Redaktoro:Ĝoja

Sabate laŭ la loka tempo en Nov-Jorko Ma Zhaoxu, deĵoranta prezidanto de la Sekureca Konsilio de UK kaj ĉina konstanta delegito en UK, publikigis prezidantan novaĵ-parolon kaj esprimis "plej fortan kondamnon" al tio, ke la ĉina ĝenerala konsulejo en Karaĉio, Pakistano, estis atakita, kaj viktimis du pakistanaj gardistoj por la konsulejo.

La membroj de la SK plej forte kondamnis la malnoblan kaj malfortan atakon al la ĉina ĝenerala konsulejo en Karaĉio, Pakistano, kiu okazis en la 23-a de novembro. Pro la atako, mortis du pakistanaj policanoj kaj du civitanoj.

Kaj la membroj de la SK laŭdis la pakistanan registaron pro ĝia rapida reago, esprimis plej profundan simpation al familianoj de la viktimoj kaj al la pakistana registaro kaj bondeziris fruan resaniĝon al vunditoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin