Ban Ki-moon diris, ke estas divideblaj ĉinaj spertoj pri reformo kaj malfermo

(GMT+08:00) 2018-11-25 17:13:25     Redaktoro:Ĝoja

Lastatempe intervjuate Ban Ki-moon, prezidanto de konsilantaro de Boao-Forumo por Azio kaj eksĝenerala sekretario de UN, diris, ke estas ne eblas skribi per vortoj la grandajn ŝanĝiĝojn de Ĉinio post la malfermo kaj reformo en 1978 kaj indas divido de ĉinaj spertoj pri reformo kaj malfermo kun aliaj landoj.

Ban Ki-moon diris, ke Ĉinio ludas pli kaj pli gravan rolon en la internacia komunumo. Li indikis, ke dum lia servado kiel ĝenerala sekretario de UN Ĉinio ludis neanstataŭigeblan rolon en traktado de klimata ŝanĝiĝo, socia evoluado kaj aliaj tutmondaj problemoj. Ĉinio plenumis siajn promesojn. Sen la rolo de Ĉinio ne eblas fini multajn aferojn por UN, ekz. akceligon de daŭripova disvolvo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin