Hispanoj atendas viziton de prezidanto Xi Jinping

(GMT+08:00) 2018-11-25 17:23:55     Redaktoro:Ĝoja

Invitite de hispana reĝo la Felipe Sesa, de la 27-a ĝis la 29-a de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatan viziton al Hispanio kaj hispanoj plenas je espero pri la vizito.

Vicdirektoro de la plej granda hispana ĵurnalo El Pais s-ro Oscar Becerra esperas, ke la vizito akcelos pli fortajn dulandajn rilatojn.

Lastajn jarojn rapide disvolviĝis la rilatoj ekonomiaj kaj komercaj inter Ĉinio kaj Hispanio. Laŭ statistiko en la jaro 2017 la sumo de komerco de varoj estas 30,94 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 12.7% ol tiu en la jaro 2016. Kaj laŭ donitaĵoj de Hispanio Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Hispanio ekster EU.

Ankaŭ pli kaj pli da hispanoj estas sorĉitaj de ĉina kulturo kaj lernado de la ĉina lingvo donas al hispanoj ŝancojn koni Ĉinion kaj realigi propran disvolvon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin