Sekureca Konsilio de UN faris gazetaran deklaron pri atakoj en Pakistano

(GMT+08:00) 2018-11-26 13:35:37     Redaktoro:Yu

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, sabate faris gazetaran deklaron kiel ĉi-monata prezidanto de la Sekureca Konsilio de la UN, esprimante la plej fortan kondamnon al la lastatempa terorisma atako kontraŭ la ĝenerala konsulejo de Ĉinio en Karaĉio kaj alia atako en Pakistano.

La deklaro diris, ke la membroj de la Sekureca Konsilio plej forte kondamnas la vendredan abomenan kaj malkuraĝan atakon kontraŭ la ĝenerala konsulejo de Ĉinio en Karaĉio, en kiu estis mortigitaj du pakistanaj gardistoj kaj du civiluloj. Krome, la membroj kondamnas ankaŭ la samtagan atakon en iu bazaro en la provinco Khyber Pakhunkhwa, kiu mortigis almenaŭ 35 homojn kaj vundis dekojn da aliaj.

La deklaro diris ankaŭ, ke la membroj de la Sekureca Konsilio aprezas la rapidan reagon de la pakistana registaro, esprimas plej profundan simpation kaj kondolencon al familioj de la viktimoj kaj la pakistana registaro kaj deziras fruan resaniĝon al la vunditoj. Ili reasertis, ke ĉiuj landoj devas preni ĉiajn rimedojn por bati minacon de terorismaj agoj al paco kaj sekureco de la mondo laŭ la Ĉarto de la UN kaj sia internacia devo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin