Ĉinio kaj Japanio subskribis dokumentojn pri 24 kunlaboraj projektoj

(GMT+08:00) 2018-11-26 15:01:57     Redaktoro:Yu

Dimanĉe en Pekino okazis la 12a ĉina-japana forumo pri energiŝparo kaj mediprotekto. Dokumentoj pri 24 kunlaboraj projektoj estis subskribitaj de la du flankoj en la forumo. La projektoj koncernas energiŝparon kaj ekspluaton de novaj energioj, preventon de poluo, cirkulan ekonomion, saĝan urbon, triaflankan merkaton kaj tiel plu.

He Lifeng, estro de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, diris en la forumo, ke Ĉinio plenforte antaŭenpuŝas pli altnivelan malfermon al la ekstero kaj kore bonvenigas diversajn landojn, inkluzive de Japanio, fari investadon en la lando. He aldonis, ke la konstruado de verda hejmlando estas la komuna aspiro de la homaro, Ĉinio kaj Japanio devas kunigi la manojn por plifortigi kunlaboron en la kampo de mediprotekto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin