Ĉina ĉefministro gratulas fiĝian ĉefministron pro lia gajno de dua oficperiodo

(GMT+08:00) 2018-11-26 20:21:29     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis mesaĝon al fiĝia ĉefministro Josaia Voreqe Bainimarama, gratulante lin pro la gajno de dua oficperiodo kiel registara ĉefo en la lasta ĵaŭdo.

Li diris en la gratula mesaĝo, ke grava progreso estis farita en duflankaj rilatoj inter Ĉinio kaj Fiĝioj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 43 jaroj. Li diris, ke Ĉinio rigardas la pacifikan insullandon Fiĝioj kiel sinceran amikon kaj kunlaboran partneron. Ĉinio aprezas la firman persiston de la ĉefministro kaj fiĝia registaro en la politiko de unu Ĉinio. Li ankaŭ aldonis, ke li laboros kune kun Bainimarama por plibonigi la politikan reciprokan fidon kaj vastigi pragmatan kunlaboron en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo, tiel konstruante la ĉina-fiĝian ampleksan strategian partnerecon, kiu profitigos la du landojn kaj iliajn popolojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin