Novaĵoj (Novembro 26)

(GMT+08:00) 2018-11-26 16:59:15     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de novembro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Panamo arde atendas viziton de ĉina prezidanto Xi Jinping; la Eŭropa Unio adoptis interkonsenton atingitan kun Britio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping baldaŭ faros ŝtatan viziton al Panamo. Tio estos la unua vizito de ĉina ŝtatestro al la amerika lando. Antaŭ nelonge, ĉina ambasadoro al Panamo Wei Qiang estis intervjuita de raportistoj de Ĉina Radio Internacia.

Wei diris, ke la tuta lando atendas la viziton de prezidanto Xi. Dum lia vizito, la du ŝtatestroj havos historian renkontiĝon kaj interŝanĝos opiniojn pri duflankaj rilatoj kaj gravaj demandoj de komuna zorgo, kaj ĉeestos subskribon de serio da dokumentoj pri duflanka kunlaboro.

Wei montris, ke la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Panamo konformiĝas al la historia tendenco kaj kongruas kun la aspiro de la popoloj, kaj diversaj rondoj de ambaŭ landoj havas grandan atendon pri profundigo de la rilatoj kaj kunlaboro. Wei aldonis, ke la duflankaj rilatoj prezentas bonan perspektivon kaj ambaŭ flankoj devas plene elvolvi siajn avantaĝojn por akceli politikan reciprokan fidon, firmigi destinitan tagordon de kunlaboro per praktikaj rimedoj, riĉigi la enhavon de kunlaboro kaj efektive profitigi la du popolojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde komencos ŝtatajn vizitojn al Hispanio, Argentino, Panamo kaj Portugalio, kaj en la argentina ĉefurbo Bonaero, li ĉeestos la Pintkunvenon de la Grupo 20. En la nuna internacia situacio kun pliiĝantaj necerteco kaj nestabileco, la ĉina-latinamerika komunumo de komuna estonteco alfrontas defiojn kaj ankaŭ multajn oportunojn.

En la lastaj jaroj, ĉinaj gvidantoj proponis serion da iniciatoj kaj rimedoj por plifortigo de rilatoj kaj kunlaboro kun latinamerikaj landoj, kaj la ĉina flanko sin dediĉis al konstruado de la ĉina-latinamerika komunumo de komuna estonteco, en kiu ili fidas unu la alian politike, serĉas kungajnan ekonomian kaj komercan kunlaboron, striktigas interpopolajn interŝanĝojn kaj kunagas pri internaciaj aferoj. Prezidanto Xi trifoje vojaĝis al Latin-Ameriko. La forumo de komunumo de Ĉinio kaj latinamerikaj kaj karibaj landoj jam fariĝis la ĉefa kanalo de la duflanka tuteca kunlaboro kaj fruktigis la kunlaboron en diversaj kampoj. La baldaŭa vojaĝo de prezidanto Xi al Latin-Ameriko aldonos viglecon kaj movforton por la disvolvado de rilatoj inter Ĉinio kaj latinamerikaj landoj kaj alportos tri ĉefajn oportunojn al la duflanka kunlaboro pri internacia regado.

Unue, Ĉinio kaj latinamerikaj landoj devas plifortigi konsiliĝon kaj kunlaboron kaj kune oponi hegemonion, unuflankecon kaj protektismon, ĉar hegemonio, unuflankeco kaj protektismo subfosas la fundamenton de multflankeco kaj endanĝerigas internacian komercon. Due, la du flankoj devas preni praktikajn rimedojn por efektivigi la iniciaton Zono kaj Vojo kaj akceli la infrastrukturan konstruadon sur la suda hemisfero kaj la suda-sudan kunlaboron. Krome, ili devas plifortigi kunlaboron pri internacia regado kaj akordigon en internaciaj multflankaj mekanismoj.

Dimanĉe en Pekino okazis la 12a ĉina-japana forumo pri energiŝparo kaj mediprotekto. Dokumentoj pri 24 kunlaboraj projektoj estis subskribitaj de la du flankoj en la forumo. La projektoj koncernas energiŝparon kaj ekspluaton de novaj energioj, preventon de poluo, cirkulan ekonomion, saĝan urbon, triaflankan merkaton kaj tiel plu.

He Lifeng, estro de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, diris en la forumo, ke Ĉinio plenforte antaŭenpuŝas pli altnivelan malfermon al la ekstero kaj kore bonvenigas diversajn landojn, inkluzive de Japanio, fari investadon en la lando.

La interkonsento pri la foriro de Britio el la Eŭropa Unio estis oficiale adoptita en speciala pintkunveno de la Eŭropa Unio dimanĉe en Bruselo. Tio markis gravan progreson en la intertraktado inter la du flankoj, kiu komenciĝis antaŭ pli ol unu jaro.

Prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk publikigis tiun ĉi novaĵon en socia komunikilo. Li diris, ke gvidantoj de la 27 membroŝtatoj krom Britio aprobis la interkonsenton pri la foriro kaj la deklaracion de Britio kaj la EU pri venontaj rilatoj.

Laŭ la interkonsento, Britio devas pagi al la EU 39 miliardojn da sterlingaj pundoj por sia foriro, kaj dum la 21-monata transira periodo de post la oficiala foriro en la venonta marto, Britio restos en la komuna merkato kaj dogana unio de la EU kaj ĝuos nul-tarifan komercan traktadon. La interkonsento emfazis, ke Britio kaj la EU fokusiĝos pri konstruado de liberkomerca regiono, kaj la deklaracio de la du flankoj pri venontaj ritaloj priskribas la duflankajn rilatojn en komerco kaj sekureco. Inter la du politikaj dokumentoj la interkonsento estas leĝe deviga.

Meksika ministro pri internaj aferoj Alfonso Navarrete diris dimanĉe dum intervjuo kun lokaj amaskomunikiloj, ke kelkdekaj homoj el Centr-Ameriko tiutage intencis kontraŭleĝe transiri la landlimon de la meksika urbo Tijuana en Usonon, kaj la usona flanko sukcese malhelpis ilian eniron per sekurecaj rimedoj. Navarrete diris, ke la meksika flanko planas rehejmenigi tiujn homojn, kiuj intencis kontraŭleĝe eniri Usonon.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, sabate faris gazetaran deklaron kiel ĉi-monata prezidanto de la Sekureca Konsilio de la UN, esprimante la plej fortan kondamnon al la lastatempa terorisma atako kontraŭ la ĝenerala konsulejo de Ĉinio en Karaĉio kaj alia atako en Pakistano.

La deklaro diris, ke la membroj de la Sekureca Konsilio plej forte kondamnas la vendredan abomenan kaj malkuraĝan atakon kontraŭ la ĝenerala konsulejo de Ĉinio en Karaĉio, en kiu estis mortigitaj du pakistanaj gardistoj kaj du civiluloj. Krome, la membroj kondamnas ankaŭ la samtagan atakon en iu bazaro en la provinco Khyber Pakhunkhwa, kiu mortigis almenaŭ 35 homojn kaj vundis dekojn da aliaj.

La deklaro diris ankaŭ, ke la membroj de la Sekureca Konsilio aprezas la rapidan reagon de la pakistana registaro, esprimas plej profundan simpation kaj kondolencon al familioj de la viktimoj kaj la pakistana registaro kaj deziras fruan resaniĝon al la vunditoj.

La siria ŝtata novaĵ-agentejo SANA raportis, ke la siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj dimanĉe petis la Sekurecan Konsilon de la Unuiĝintaj Nacioj kondamni la kemian atakon de la ribeluloj en la siria norda urbo Alepo.

La ministerio faris la peton en deklaro al la Sekureca Konsilio de la UN post la sabata atako, en kiu ribeluloj pafis kelkdekajn ĵetaĵojn kun klorgaso en loĝkvartaloj en la okcidenta parto de Alepo. Ĝi petis ankaŭ, ke la Sekureca Konsilio alprenu deadmonajn kaj punajn rimedojn kontraŭ la landoj, kiuj subtenas la ribelulojn en Sirio.

La atako, la unua tiaspeca en Alepo de post la liberiĝo de la urbo en la fino de 2016, kaŭzis sufokon de 107 homoj. La deklaro diris, ke la viktimoj plejparte estis virinoj kaj infanoj, kaj iuj el ili suferis ekstreman veneniĝon pro la elmetiĝo al la klorgaso. Samtempe, la deklaro celis la tiel nomatajn Blankajn Kaskulojn, dirante, ke ĝi estas organizo subtenata de la okcidento, kiu ŝajne faras humanitaran laboron en regionoj sub la regado de ribeluloj, sed ofte lanĉas atakojn por false kulpigi la registaron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin