Ruijin sin liberigis de malriĉeco per multaj rimedoj

(GMT+08:00) 2018-11-27 11:01:53     Redaktoro:Ĝoja


Kampo de umbilikaj oranĝarboj en Ruijin


Urbo Ruijin situas en la sudorienta limo de la ĉina provinco Jiangxi, ĝia trafiko estas postiĝinta kaj la agrikultura bazo malfortika, tial longtempe ĝia ekonomio malrapide disvolviĝis. En la jaro 2014 en la urbo troviĝis 104 786 malriĉuloj el 31 384 familioj, la proporcio de malriĉuloj en la totala loĝantaro estis 14.3%. Vere la tasko liberigi la urbon de malriĉeco estas peza.

De la lastaj jaroj ĝuste estas grava laboro por la registaro, ke malriĉuloj kiel eble plej rapide sin liberigu de malriĉeco, kaj en 2020 ĉiu ruijin-ano estu en bonstato. Inter multaj rimedoj la industria disvolvo estas la ĉefa en Ruijin.


Deng Daqing

Vilaĝano Deng Daqing de la vilaĝo Longhu estas konata de lokanoj, ĉar li neniam rezignis la provon sin liberigi de malriĉeco, kvankam li malsukcesis foje kaj refoje. Finfine en 2012 li sukcesis kaj en 2016 pro bona kvalito de liaj umbilikaj oranĝoj, li estis laŭdata de Li Keqiang, ĉina ĉefministro. Li diris:

"En 1998 mi provis plantadon de verdaj umearboj, sed malsukcesis. En 2006 mi plantis oranĝarbojn kaj en 2012 mi komencis plantadon de umbilikaj oranĝarboj. La antaŭaj provoj malsukcesis, ĉar tiamaj fruktoj estis ne bone vendataj. Paŝo post paŝo mi trovis la ĝustajn produktaĵojn."

En 2014 Deng Daqing kun aliaj personoj organizis kooperativon por plantado de umbilikaj oranĝarboj, la nuna planta areo estas pli ol 2 300 muoj. Lia kooperativo estas membro de iu pli granda kooperativo de la urbo Ruijin. Chen Fo, respondeculo de kooperativo, diris:

"La modelo 'kooperativo plus bazo plus malriĉuloj' efike solvis la mankojn de kapitaloj kaj teknikoj, solvis ankaŭ vendadon kaj evitis riskojn. Danke al la modelo kamparanoj kolektis teron, subskribis kontraktojn kun la kooperativo, tiel ĉiu malriĉa familio havas almenaŭ 5 muojn da tero kaj povas planti umbilikajn oranĝarbojn; kooperativo aĉetas materialojn rekte de fabrikoj, tiel malpliiĝas la kosto por produktado."

Laŭ modesta Deng Daqing, se oni diligente laboras kaj dependas de hejmlokaj riĉfontoj, oni certe riĉiĝos. Danke al kolektiva ordigo kaj vendado, la kooperativo de Deng lastjare gajnis malnetan enspezon je pli ol 100 milionoj da juanoj, kaj lia familio enspezis pli ol 200 mil juanojn.

"La kurantjara produkta kvanto malpliiĝos, tamen prezo altiĝos, tial la enspezo estos simila kun la lastjara. Post mia plantado de umbilikaj oranĝarboj, multaj kamparanoj venis kaj lernis de mi."

En la urbo Ruijin la plantado de umbilikaj oranĝarboj areas 156 mil muojn, preskaŭ 10 mil familioj laboras pri plantado kaj la nombro de kamparanoj rilataj estas 30 mil, ankaŭ preskaŭ 100 mil homoj laboras en rilataj fakoj. Lastajn 3 jarojn 3 858 personoj el 1 262 familioj sukcese sin liberigis de malriĉeco. Chen Fo, respondeculo de kooperativo, diris:

"Ni bone zorgas pri umbilikaj oranĝarboj kiel niaj okuloj, pro bonaj kvalito kaj fameco niaj umbilikaj oranĝarboj estas bonvenigataj de konsumantoj. La planta areo de umbilikaj oranĝarboj en la suda parto de la provinco Jiangxi okupas 17.2% de la monda, kaj produkta kvanto en la regiono okupas 11.3% de la monda, la kvalito estas monde bona. En 2017 la produkta totala sumo estis 11.8 miliardoj da juanoj. Ni celas, ke en 2020 la jara produkta kvanto atingos 2 milionojn da tunoj kaj produkta totala sumo 20 miliardojn da juanoj."

La urbo Ruijin ankaŭ donas profesiajn trejnadojn al malriĉuloj kaj helpas ilin trovi laborojn. Ekzemple, la loka registaro kunlaboras kun lernejoj kaj donas senpagan trejnadon al malriĉuloj, por ke ili fariĝu kvalifikaj ŝoforoj de kamionoj. Dum la trejnado lernejoj donas senpagajn tranoktojn kaj manĝaĵojn, poste ankaŭ helpas al lernejanoj trovi laborojn. Vicprezidanto de la urba komitato de la Partio Zeng Ping diris:

"Ĉiujare almenaŭ mil malriĉuloj ricevas tian senpagan trejnadon, poste estas sendataj al ĉemaraj evoluintaj lokoj por laboro. Monata salajro estas almenaŭ 5 mil juanoj."

La liberigo de malriĉeco estas longtempa laboro, ankaŭ gravas komunikado. Pro tio lastjare la urbo Ruijin ekfunkciigis interretan servon por malriĉuloj en komunikado kun registaroj kaj malfermis telefonan servon al ili. Zeng Ping diris:

"Per tiuj servoj ni povas ĝustatempe scii la plenumojn de laboroj. Ni konas, ke necesas sinteza fako por trakti demandojn de malriĉuloj, kiuj ne konas, kiu fako faras kiun laboron, tial la sinteza fako respondecas pri kolekto de demandoj kaj posta divido de laboroj. "

Danke al tiel multaj rimedoj de post 2015 sume 76 935 homoj el 18 639 familioj sin liberigis de malriĉeco kaj la kampara pokapa disponebla enspezo pliiĝis de 8 251 juanoj en 2015 al 10 301 juanoj en 2017, la jara meznombra kreska rapideco estas 2.9%.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin