Usona spacveturilo InSight sukcese surmarsiĝis

(GMT+08:00) 2018-11-27 13:22:34     Redaktoro:Yu

La spacveturilo InSight de Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio (NASA) de Usono sekure surmarsiĝis lunde, komencante la dujaran mision esplori la profundan internon de la ruĝa planedo Marso.

La reteja rekta elsendo de NASA raportis, ke InSight lante falis sur Marson je proksimume la 2a horo kaj 54 minutoj posttagmeze laŭ orient-usona tempo, post la ses-monata vojaĝo. Ĝi traflugis la maldikan marsan atmosferon je ĉirkaŭ la 2a horo kaj 47 minutoj posttagmeze laŭ orient-usona tempo, kaj uzis supersonan paraŝuton por malrapidiĝo. Poste, ĝi pafis siajn retroraketojn por malrapide descendi la surfacon de Marso, kaj almarsiĝis sur glata ebenaĵo.

Du satelitoj sekvas InSight al Marso. Ili povas transsendi al la tero datumojn de InSight, kiam ĝi eniras la atmosferon de Marso. Je ĉirkaŭ la 3a horo, ili sendis al la tero la unuan bildon de Marso.

InSight sondos geofizikajn signalojn profunde sub la marsa surfaco, inkluzive de marstremo kaj varmego. Sciencistoj ankaŭ povos spuri radiajn signalojn de kosmoŝipoj, kiuj varias laŭ ŝanceliĝo dum la rotacio de Marso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin