Dek homoj mortigitaj en batalo inter sekurectrupo kaj antiregistara armita grupo en Hindio

(GMT+08:00) 2018-11-27 14:54:15     Redaktoro:Yu

Loka polico diris, ke la hinda sekurectrupo batalis kun la antiregistara armita grupo Naxal lunde en la centra ŝtato Chhattisgarh. Ok membroj de la grupo estis mortigitaj, kaj du soldatoj de la sekurectrupo oferis siajn vivojn.

La hindaj aŭtoritatoj diris, ke ili sendos pli da soldatoj al la regiono por serĉi membrojn de la antiregistara grupo.

La grupo Naxal establita en la 60aj jaroj de la lasta jarcento havas proksimume 10 000 membrojn, kiuj aktivas ĉefe en malriĉaj kamparaj regionoj en la orienta kaj centra partoj de la lando, direktante atakojn kontraŭ registaraj kaj sekurecaj celoj. La grupo estas rigardata de la hinda registaro kiel la plej granda minaco al la sekureco de la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin