Kian atendon havos pintkunveno de G20 meze de antitutmondiĝaj bruoj

(GMT+08:00) 2018-11-27 19:04:09     Redaktoro:Yu

Novembre de 2008 en Vaŝingtono okazis la 1a Pintkunveno de la Grupo 20. Tiam, por ili la ĉefa tasko estis kiel liberigi la tutmondan ekonomion el la ekonomia krizo plej grava de kelkdek jaroj. Danke al sincera kunlaboro kaj politika kunordigo inter tiuj ĉefaj ekonomioj, la monda ekonomio fine revenis al la ĝusta vojo.

Dek jarojn poste, la internacia komunumo refoje alfrontas seriozan defion: la monda ekonomio kreskis plu, tamen la kresko malrapidiĝis, kaj internacia komerco stagnis. La Monda Organizo pri Komerco prognozis, ke ĉi-jare la kreskado de la tutmonda komerco eble estos refoje pli malrapida ol tiu de la ekonomio en kvin sinsekvaj jaroj. Samtempe, protektismo kaj unuflankeco grave batis la internacian ordon, kaŭzante merkatan malkvietecon en iuj emerĝantaj ekonomioj kaj evoluantaj landoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lastatempe dum parolado en la Pintkunveno de Ĝeneralaj Direktoroj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, ke la homaro denove estas ĉe la vojkruciĝo: ĉu kunlaboro aŭ alfrontado, ĉu malfermo aŭ fermo, ĉu reciproka profito aŭ nul-suma ludo. Respondi tiujn ĉi demandojn tuŝas interesojn de ĉiuj landoj kaj la estontecon de la homaro. Li atentigis homojn, ke ĉia alfrontado, ĉu malvarma milito, ĉu varma milito aŭ komerca milito, kondukas neniun landon al venko, kaj ke neniu demando estas nesolvebla, se ĉiuj landoj egale traktas kaj komprenas unu alian.

La Monda Organizo pri Komerco estas kerno de la tutmonda multflanka komerca sistemo, kaj ĝia reformo fariĝis unu el temoj de la pintkunveno de la Grupo 20. En la pasinta preskaŭ unu jaro Usono multfoje vetois la nomumojn de ĵuĝistoj de la disput-kvietiga instanco de la organizo, kaj pro tio, tiu instanco alfrontas paraliziĝon, kaj ankaŭ la funkciado de la organizo estas minacata.

Kontraste kun unuflankeco kaj nul-suma ludo, la internacia mekanismo de la Grupo 20 reprezentas multflankecon kaj kunlaboron. Spertoj antaŭ dek jaroj atentigas ĉiujn, ke la Grupo 20 povas vere solvi la necertecon kaj latentajn riskojn de la tutmonda ekonomio, nur se ili faros kunlaboron anstataŭ alfrontadon. Tio konformas ne nur al la naciaj interesoj de la membroj de la grupo, sed ankaŭ al la naciaj interesoj de ĉiuj landoj de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin