Speciala sendito de Xi ĉeestos ceremonion de transdono de meksika prezidenteco

(GMT+08:00) 2018-11-27 19:58:59     Redaktoro:Yu

Shen Yueyue, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, ĉeestos la ceremonion de transdono de meksika prezidenteco en Meksikurbo, kiu okazos en la 1a de decembro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde, ke Shen ĉeestos la ceremonion laŭ la invito de la meksika registaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin