Novaĵoj (Novembro 27)

(GMT+08:00) 2018-11-27 16:50:49     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27-a de novembro, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi ekiris por vizitoj al Hispanio, Argentino, Panamo kaj Portugalio kaj la pintkunveno de G20; ĉina vicĉefministro Liu He renkontiĝis kun sia germana paralelulo Olaf Scholz. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Prezidanto Xi Jinping forlasis Pekinon marde por ŝtataj vizitoj al Hispanio, Argentino, Panamo kaj Portugalio, kaj la 13a Pintkunveno de la Grupo 20 (G20) en la argentina ĉefurbo Bonaero.

Xi faros la ŝtatajn vizitojn laŭ la invito de hispana reĝo Felipe VI, argentina prezidento Mauricio Macri, panama prezidento Juan Carlos Varela kaj portugala prezidento Marcelo Rebelo de Sousa. Li ĉeestos la pintkunvenon de la Grupo 20 laŭ la invito de argentina prezidento Mauricio Macri.

Ĉina prezidanto Xi Jinping baldaŭ faros ŝtatan viziton al Argentino kaj ĉeestos la Pintkunvenon de la Grupo 20 en la argentina ĉefurbo Bonaero. Argentina ministro pri eksterlandaj aferoj Jorge Faurie diris lastatempe dum intervjuo kun Ĉina Radio Internacia, ke la refoja vizito de Xi al Argentino akcelos pragmatan kunlaboron inter la du landoj en diversaj kampoj kaj antaŭenigos profundan disvolviĝon de ampleksa strategia partnereco inter Argentino kaj Ĉinio.

Julie de 2014 prezidanto Xi unuafoje vizitis Argentinon, kaj la duflankaj rilatoj estis altigitaj al ampleksa strategia partnereco. En preskaŭ tri jaroj depost la enoficiĝo de la nova registaro de Argentino en 2015, Xi kvarfoje renkontiĝis kun argentina prezidento Mauricio Macri, kaj ili kelkfoje sendis mesaĝojn aŭ leterojn unu al la alia pri duflankaj aferoj kaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo. Faurie diris, ke sekve de establo de la ampleksa strategia partnereco, Argentino metis la rilatojn kun Ĉinio sur tre gravan lokon. En la lastaj jaroj, la duflanka kunlaboro realigis grandan disvolviĝon kaj faris rimarkindajn atingojn en ekonomio kaj komerco, infrastruktura konstruado, fervojo, energio, argrikulturo kaj financo en diversaj formoj. Dum la vizito de Xi, Argentino kaj Ĉinio deklaros komunan agadplanon de la du registaroj por venontaj kvin jaroj kaj kune fortigos kunlaboron pri la Zono kaj Vojo. Samtempe koncernaj departementoj kaj entreprenoj de ambaŭ flankoj subskribos serion da interkonsentoj de kunlaboro pri ekonomio kaj komerco, investado, financo, infrastruktura konstruado kaj minekspluatado.

Lunde en Berlino, vizitanta ĉina vicĉefministro Liu He okazigis intertraktadon kun germana vicĉefministro kaj financa ministro Olaf Scholz kaj renkontiĝis kun aliaj germanaj oficialuloj.

Liu diris dum intertraktado kun Scholz, ke en la lastaj jaroj, rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio bone disvolviĝis, kun oftaj altnivelaj kontaktoj, pli forta reciproka fido, kaj fruktodona kunlaboro en diversaj kampoj. Li diris, ke la du flankoj devas plene elvolvi siajn komplementajn avantaĝojn, bone uzi nunajn dialogajn mekanismojn, kapti la komunecon de interesoj kaj stabile antaŭenigi pragmatan kunlaboron por profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn. Li emfazis, ke Ĉinio kaj Germanio kiel ĉefaj ekonomioj kaj respondecaj grandaj landoj de la mondo devas kune defendi liberkomercajn regulojn kaj multflankajn sistemojn. La monda komerco renkontis problemojn, kiujn tute ne povas solvi unuflankeco kaj protektismo, kaj ili povas esti solvitaj nur per konsiliĝo bazita sur reciproka respekto kaj egaleco.

Scholz diris, ke la germana flanko deziras plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj, inkluzive de ekonomio kaj komerco, kaj ke la du flankoj devas preni pli da rimedoj por profundigi financan kunlaboron, puŝi financajn merkatojn fari esencan progreson en pordmalfermo unu al la alia kaj krei medion de justa konkurencivo.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun vizitanta delegacio de konstantaj reprezentantoj de membroj de la Sekureca Konsilio de la UN lunde en Pekino.

Wang diris, ke la UN estas la simbolo de multflankeco, kaj ĉiuj partioj devas sekvi internaciajn regulojn, ekzemple la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN por subteni la sanan disvolviĝon de multflankeco. Li diris, ke la internacia komunumo bezonas, ke la UN ludu pli fortan rolon, kaj ke la Sekureca Konsilio, kun la respondeco subteni internaciajn sekurecon kaj stabilecon, devas protekti multflankecon kaj internaciajn regulojn. Li aldonis, ke Ĉinio firme subtenas la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN, decidas sian sintenon laŭ la meritoj de ĉiu okazaĵo, kaj sin devontigas al plifortigo de kunlaboro inter la membroj de la Sekureca Konsilio.

La konstantaj reprezentantoj diris, ke ili aprezas la protekton de Ĉinio al multflankeco, ĝian subtenon al la UN, kaj ĝian elstaran kontribuon al packonservaj operacoj de la UN kaj al akcelado de tutmonda evoluado. Ili esprimis volon labori kun Ĉinio por protekti pacon kaj sekurecon de la mondo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde, ke Ĉinio esperas, ke Britio kaj la Eŭropa Unio (EU) fine atingos konsenton pri la foriro de Britio el la unio.

La Eŭropa Konsilio dimanĉe adoptis la interkonsenton kaj politikan deklaracion pri la foriro de Britio el la EU kaj pri la venontaj rilatoj inter la EU kaj Britio.

Geng diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la EU kaj Britio estas ampleksaj strategiaj partneroj de Ĉinio, kaj ke prosperaj, stabilaj kaj malfermaj Eŭropo kaj Britio konformas al la interesoj de ĉiuj partioj. Geng diris ankaŭ, ke ne ŝanĝiĝos la difinita politiko de Ĉinio pri paralela disvolvado de ĉina-eŭropuniaj kaj ĉina-britaj rilatoj, kaj Ĉinio volas labori kune kun la EU kaj Britio por fari novajn kontribuojn al paco, stabileco kaj prospero de la mondo.

La spacveturilo InSight de Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio (NASA) de Usono sekure surmarsiĝis, komencante la dujaran mision esplori la profundan internon de la ruĝa planedo Marso.

La reteja rekta elsendo de NASA raportis, ke InSight lante falis sur Marson je proksimume la 2a horo kaj 54 minutoj posttagmeze laŭ orient-usona tempo, post la ses-monata vojaĝo.InSight sondos geofizikajn signalojn profunde sub la marsa surfaco, inkluzive de marstremo kaj varmego. Sciencistoj ankaŭ povos spuri radiajn signalojn de kosmoŝipoj, kiuj varias laŭ ŝanceliĝo dum la rotacio de Marso.

Loka polico diris, ke la hinda sekurectrupo batalis kun la antiregistara armita grupo Naxal lunde en la centra ŝtato Chhattisgarh. Ok membroj de la grupo estis mortigitaj, kaj du soldatoj de la sekurectrupo oferis siajn vivojn.

La grupo Naxal establita en la 60aj jaroj de la lasta jarcento havas proksimume 10 000 membrojn, kiuj aktivas ĉefe en malriĉaj kamparaj regionoj en la orienta kaj centra partoj de la lando, direktante atakojn kontraŭ registaraj kaj sekurecaj celoj. La grupo estas rigardata de la hinda registaro kiel la plej granda minaco al la sekureco de la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin