Xi renkontiĝis kun hispana reĝo por cementi amikecon kaj fortigi kunlaboron

(GMT+08:00) 2018-11-28 13:27:26     Redaktoro:Yu

Marde en Madrido, vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun hispana reĝo Felipe VI por cementi amikecon kaj fortigi kunlaboron inter la du landoj.

Xi atingis Madridon posttagmeze, komencante sian tritagan viziton al Hispanio laŭ la invito de reĝo Felipe VI. Dum sia naŭtaga vojaĝo al Eŭropo kaj Latin-Ameriko, Xi faros ŝtatajn vizitojn ankaŭ al Argentino, Panamo kaj Portugalio kaj ĉeestos la Pintkunvenon de la Grupo 20 en la argentina ĉefurbo Bonaero.

Dum la renkontiĝo en la Palaco Zarzuela, Xi diris, ke de post kiam la du landoj starigis ampleksan strategian partnerecon en 2005, Ĉinio kaj Hispanio plibonigis la duflankajn rilatojn, fortigis politikan reciprokan fidon, vastigis kunlaboron kaj striktigis interpopolajn interŝanĝojn. Xi akcentis, ke la ĉina-hispanaj rilatoj estas en la plej bona periodo de la historio, kaj li tute fidas pri la estonteco de la duflankaj rilatoj. Ĉinio volas labori kun Hispanio por subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al la kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj de la du flankoj. Li aldonis, ke la du flankoj devas intensigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio, komerco, turismo kaj triapartiaj merkatoj en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo, por levi la ĉina-hispanan ampleksan strategian partnerecon al nova alto en la nova epoko kaj pli multe profitigi la du popolojn.

La hispana reĝo diris, ke ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kaj la 40an datrevenon de la unua vizito al Ĉinio fare de eksa reĝo Juan Carlos I. Li aldonis, ke Hispanio volas subteni oftajn kontaktojn kun Ĉinio, intensigi pragmatan kunlaboron, fortigi komunukadon kaj kunordigon en multflankaj aferoj kaj aktive puŝos rilatojn inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio al pli profunda disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin