Ĉefo de UN estis maltrankvila pri mara konflikto inter Rusio kaj Ukrainio

(GMT+08:00) 2018-11-28 13:54:38     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres marde esprimis sian maltrankvilon pri la okazaĵo koncerna al ukrainaj kaj rusaj ŝipoj proksime de la Krimea Duoninsulo en la Nigra Maro sur la vojo al la markolo Kerch.

En deklaro publikigita de sia proparolanto Stephane Dujarric, la ĝenerala sekretario emfazis la urĝan bezonon eviti ajnan riskon de akrigo de la situacio. La deklaro diris, ke la ĝenerala sekretario urĝas ambaŭ partiojn maksimume sin deteni kaj tuj preni paŝojn por reteni ĉi tiun okazaĵon kaj mildigi la streĉon per ĉiuj efektivigeblaj pacaj rimedoj laŭ la Ĉarto de la UN. Li emfazis la bezonon plene respekti la rajtojn kaj devojn de ĉiuj koncernaj partioj sub rilataj internaciaj instrumentoj. Li aldonis, ke la suvereneco kaj teritoria integreco de Ukrainio, ene de ĝiaj internacie agnoskitaj landlimoj, konforme al la rilataj rezolucioj de la Ĝenerala Asembleo kaj la Sekureca Konsilio, devas esti plene respektataj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin