Ĉina sendito: Ĉinio subtenas ŜKO en fortigo de kunlaboro kun UN

(GMT+08:00) 2018-11-28 14:41:36     Redaktoro:Yu

Ĉina sendito diris marde, ke Ĉinio subtenas la Ŝanhajan Kunlaboran Organizon (ŜKO) en fortigo de kunlaboro kun la Unuiĝintaj Nacioj.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, diris tion en speciala kunveno pri kunlaboro inter la UN kaj la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Wu diris, ke kiel fondinto-membro de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, Ĉinio plu laboros kun ĉiuj partioj por antaŭenigi la "Ŝanhajan Spiriton" kaj efektivigi la rezultojn de la Qingdao-a Pintkunveno. Li diris, "Ni subtenos la Ŝanhajan Kunlaboran Organizon en fortigo de kunlaboro kun la UN kaj antaŭenigo de la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN por konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin