Ĉinio kaj Eŭropo kunigas manojn por konstrui malferman ekonomion

(GMT+08:00) 2018-11-28 18:37:09     Redaktoro:Yu

Ĉina vicĉefministro Liu He vizitis Germanion de la 25a ĝis la 28a de novembro. Dum la restado, Liu renkontiĝis kun germana kanceliero Angela Merkel kaj faris tonikan paroladon en la ferma ceremonio de la Hamburga Pintkunveno de la 8a Ĉina-Eŭropa Forumo. Sub la nuna situacio kun pliiĝanta negativa influo de komerca protektismo sur la tutmonda kreskado, kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo por konstruado de malferma monda ekonomio sendube eligas al la ekstero pozitivan siganlon kaj estas tre grava por stabiligo de la monda ekonomio.

Liu transdonis al Merkel buŝan mesaĝon de ĉina prezidanto Xi Jinping. Xi diris, ke Ĉinio volas striktigi kunlaboron kun Germanio por riĉigi la enhavon de ĉina-germana kunlaboro kaj kune antaŭenigi la tutmondan ekonomian regadon, multflankecon kaj liberan komercon, kaj konstrui malferman mondan ekonomion.

Liu diris en prelego, ke Ĉinio kaj Eŭropo ambaŭ estas firmaj subtenantoj de liberkomercaj reguloj kaj multflanka sistemo kaj havas grandajn komunajn interesojn, kaj ili devas profundigi kunlaboron kaj kune trakti defiojn. Li rimarkigis, ke protektismo kaj unuflankaj rimedoj ne povas solvi komercajn demandojn, sed aldonos al la monda ekonomio pli da necerteco, kaj Ĉinio ĉiam opinias, ke komercaj demandoj povas esti solvitaj nur per konsiliĝo bazita sur egaleco kaj reciproka respekto. Li emfazis, ke estas neniu gajninto en komerca milito.

La eŭropa flanko jam klare konsciis, ke aktiva kunlaboro kun Ĉinio por konstruado de malferma monda ekonomio, komuna protekto de la monda multflanka komerca sistemo kun la Monda Organizo pri Komerco ĉe la kerno konformas al la disvolvaj interesoj de Eŭropo, kaj tio liveras spacon de la tutmonda kunlaboro por disvolvado de rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio kaj inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin