Ĉinio atendas pozitivajn rezultojn de renkontiĝo de ĉina kaj usona ŝtatestroj

(GMT+08:00) 2018-11-28 18:49:04     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde, ke Ĉinio esperas, ke Usono renkontos ĝin duonvoje kaj puŝos la venontan renkontiĝon inter la du ŝtatestroj atingi pozitivajn rezultojn.

Geng faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco, kiam li estis petita fari komenton pri la venonta renkontiĝo inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia usona paralelulo Donald Trump dum la pintkunveno de G20.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin