Novaĵoj (Novembro 28)

(GMT+08:00) 2018-11-28 16:43:44     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28-a de novembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi renkontiĝis kun hispana reĝo por cementi amikecon kaj fortigi kunlaboron; ĉina vicĉefministro ĉeestis la 8an pintkunvenon de Ĉina-Eŭropa Forumo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde atingis Hispanion por tritaga ŝtata vizito. Tio estas la refoja vizito de ĉina ŝtatestro al la eŭropa nacio post 13 jaroj kaj celas firmigi tradician amikecon kaj plifortigi kunlaboron inter la du landoj. Du hispanaj militaviadiloj eskortis la aviadilon de Xi, kiam ĝi eniris la aerspacon de la lando. Xi kaj lia edzino Peng Liyuan estis salutitaj de altrangaj hispanaj oficialuloj en la flughaveno, kaj hispanaj infanoj donacis al ili florojn.

Tiutage en Madrido, prezidanto Xi renkontiĝis kun hispana reĝo Felipe VI por cementi amikecon kaj fortigi kunlaboron inter la du landoj. Dum la renkontiĝo en la Palaco Zarzuela, Xi diris, ke de post kiam la du landoj starigis ampleksan strategian partnerecon en 2005, Ĉinio kaj Hispanio plibonigis la duflankajn rilatojn, fortigis politikan reciprokan fidon, vastigis kunlaboron kaj striktigis interpopolajn interŝanĝojn. Xi akcentis, ke la ĉina-hispanaj rilatoj estas en la plej bona periodo de la historio, kaj li tute fidas pri la estonteco de la duflankaj rilatoj. Ĉinio volas labori kun Hispanio por subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al la kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj de la du flankoj. Li aldonis, ke la du flankoj devas intensigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio, komerco, turismo kaj triapartiaj merkatoj en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo, por levi la ĉina-hispanan ampleksan strategian partnerecon al nova alto en la nova epoko kaj pli multe profitigi la du popolojn.

La hispana reĝo diris, ke ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kaj la 40an datrevenon de la unua vizito al Ĉinio fare de eksa reĝo Juan Carlos I. Li aldonis, ke Hispanio volas subteni oftajn kontaktojn kun Ĉinio, intensigi pragmatan kunlaboron, fortigi komunikadon kaj kunordigon en multflankaj aferoj kaj aktive puŝos rilatojn inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio al pli profunda disvolviĝo.

La ĉina prezidanto publikigis en la hispana ĵurnalo ABC sian artikolon sub la titolo "Kune Krei Novan Prosperon en la Nova Epoko" okaze de sia ŝtata vizito al Hispanio.

Li diris en la artikolo, ke en 1973, la Ĉina Popola Respubliko kaj la Hispana Reĝlando establis diplomatiajn rilatojn. En pasintaj 45 jaroj, la du landoj respektis sin reciproke, egale kaj amike traktis unu la alian, faris reciprokprofitan kunlaboron kaj antaŭenigis sanan kaj stabilan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj. Tiu ĉi jaro markas la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio kaj ankaŭ la 40an datrevenon de la konstitucia reformo de Hispanio. En la nova epoko, Ĉinio kaj Hispanio havas novan historian respondecon kune labori por trakti demandojn de la epoko kaj serĉi disvolvadon. Li diris, ke li volas dum la vizito, kontakti gvidantojn kaj personojn el diversaj rondoj de Hispanio por daŭrigi tradician amikecon, profundigi reciprokprofitan kunlaboron kaj malfermi pli belan kaj prosperan estontecon de la ĉina-hispanaj rilatoj.

De la 25a ĝis la 28a de novembro laŭ la loka tempo, ĉina vicĉefministro Liu He vizitis Germanion, renkontiĝis kun germana ĉefministro Angela Merkel kaj ĉeestis la 8an pintkunvenon de la Ĉina-Eŭropa Forumo kaj faris prelegon en la fermiĝo.

Liu transdiris mesaĝon de prezidanto Xi Jinping al Merkel. Xi diris, ke Ĉinio kaj Germanio estas ampleksaj strategiaj partneroj kaj kunlaboroj sur diversaj kampoj tenas bonan tendencon. Ĉinio donis altan gravecon al la rilatoj kun Germanio kaj volas kompaktigi kunlaboron kun Germanio, doni plian strategian enhavon al la duflanka kunlaboro kaj fari kontribuon al antaŭenigo de tutmonda ekonomia regado, protekto de multflankeco kaj liberkomerco kaj konstruado de malferma monda ekonomio. Liu diris, ke Ĉinio volas kune kun Germanio efektivigi gravajn konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj kaj antaŭenigi profundan disvolviĝon de kunlaboro en financo, komerco kaj investo.

En sia prelego en la pintkunveno de Hamburgo, Liu He konigis la nunan staton kaj disvolvan perspektivon de la ĉina ekonomio kaj akcentis, ke la kuranta jaro markas la 40an datrevenon de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio kaj serio da gravaj rimedoj pri plivastigo de malfermo estas rapide efektivigata. Ĉinio kaj Eŭropo havas grandajn komunajn interesojn kaj devas kompreni unu la alian, profundigi kunlaboron, kune trakti defiojn kaj kune antaŭenigi konstruadon de komunumo de la komuna futuro de la homaro por realigi konstantan pacon kaj ĝeneralan prosperon de la mondo.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diskutis pri la baldaŭ venonta Pintkunveno de la Grupo 20 kaj klimatŝanĝiĝo kun franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian per telefono marde. Wang akompanas ĉinan prezidanton Xi Jinping dum ŝtata vizito al Hispanio.

Wang diris, ke Xi renkontiĝos kun franca prezidento Emmanuel Macron dum la Bonaera Pintkunveno de la Grupo 20, kio estos tre grava por antaŭenigo de la ĉina-francaj rilatoj en la venonta etapo. Wang aldonis, ke Ĉinio volas plifortigi strategian kunordigon kun la franca flanko por certigi, ke la pintkunveno de la Grupo 20 atingu pozitivajn rezultojn.

Le Drian diris, ke Macron atendas renkontiĝon kun Xi en Bonaero. Traktado de klimatŝanĝiĝo estas unu el la gravaj temoj de la pintkunveno, kaj la du flankoj devas kune klopodi por puŝi la membrojn de la grupo paroli per unu voĉo rilate tiun temon en la pintkunveno kaj injekti novan impeton por certigi la sukceson de la 24a Konferenco de la Partioj Aliĝintaj al la Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo, kiu okazos en Pollando en decembro.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres marde esprimis sian maltrankvilon pri la okazaĵo koncerna al ukrainaj kaj rusaj ŝipoj proksime de la Krimea Duoninsulo en la Nigra Maro sur la vojo al la markolo Kerch.

En deklaro publikigita de sia proparolanto Stephane Dujarric, la ĝenerala sekretario emfazis la urĝan bezonon eviti ajnan riskon de akrigo de la situacio. La deklaro diris, ke la ĝenerala sekretario urĝas ambaŭ partiojn maksimume sin deteni kaj tuj preni paŝojn por reteni ĉi tiun okazaĵon kaj mildigi la streĉon per ĉiuj efektivigeblaj pacaj rimedoj laŭ la Ĉarto de la UN. Li emfazis la bezonon plene respekti la rajtojn kaj devojn de ĉiuj koncernaj partioj sub rilataj internaciaj instrumentoj.

Ĉina sendito diris marde, ke Ĉinio subtenas la Ŝanhajan Kunlaboran Organizon (ŜKO) en fortigo de kunlaboro kun la Unuiĝintaj Nacioj.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, diris tion en speciala kunveno pri kunlaboro inter la UN kaj la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Wu diris, ke kiel fondinto-membro de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, Ĉinio plu laboros kun ĉiuj partioj por antaŭenigi la "Ŝanhajan Spiriton" kaj efektivigi la rezultojn de la Qingdao-a Pintkunveno. Li diris, "Ni subtenos la Ŝanhajan Kunlaboran Organizon en fortigo de kunlaboro kun la UN kaj antaŭenigo de la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN por konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin