Ĉinio kaj Hispanio konsentis antaŭenigi duflankajn rilatojn

(GMT+08:00) 2018-11-29 12:36:26     Redaktoro:Selena

Ĉinio kaj Hispanio merkrede konsentis kune antaŭenigi disvolvadon de la duflankaj rilatoj kaj pli multe profitigi la du popolojn okaze de la 45a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj.

La konsento estis atingita dum la intertraktado inter vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping kaj hispana ĉefministro Pedro Sanchez.

Xi diris, ke li tre ĝojas viziti Hispanion la unuan fojon post sia reelektiĝo kiel ĉina prezidanto. De post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio, la duflankaj rilatoj spertis ŝanĝiĝojn de la internacia strukturo kaj havis sanan kaj stabilan disvolviĝon, tamen la amikeco restis senŝanĝa. Li laŭdis la klopodojn de ĉefministro Sanchez por disvolvado de duflankaj rilatoj kaj subteno al la iniciato Zono kaj Vojo, kaj diris, ke Ĉinio alte ŝatas la tradician amikecon kun Hispanio kaj alte taksas gravan rolon de Hispanio en internaciaj aferoj. Ĉinio volas labori kun Hispanio por riĉigi enhavon de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj, altigi la nivelon de kunlaboro en diversaj kampoj kaj starigi bonan ekzemplon por interŝanĝoj inter malsamaj civilizacioj kaj kunlaboro inter landoj kun diversaj socisistemoj. Xi akcentis, ke la du flankoj devas plifortigi la gvidan rolon de altnivelaj interŝanĝoj en disvolvado de rilatoj, cementi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter registaraj departementoj kaj leĝdonaj instancoj, profundigi politikan fidon, subteni plu unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj antaŭenigi stabilan kaj longedaŭran disvolvadon de la duflankaj rilatoj. Xi montris, ke Ĉinio subtenas la eŭropan integrecon kaj esperas, ke Hispanio ludos pozitivan rolon por certigi ĝustan direkton de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Sanchez diris, ke la vizito de Xi havas gravan historian signifon kaj malfermos la novan epokon de la duflankaj rilatoj.

Post la intertraktado, la du gvidantoj ĉeestis ceremonion de subskribo de pluraj dokumentoj pri kunlaboro en kulturo, ekonomio, popola vivteno, progresintaj materialoj, telekomuniko, triapartiaj merkatoj, edukado kaj financo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin