Ĉina-hispanaj rilatoj alfrontas novajn oportunojn de disvolvado

(GMT+08:00) 2018-11-29 13:02:28     Redaktoro:Selena

Vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio alfrontas novajn oportunojn de disvolvado okaze de la 40a datreveno de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio kaj ankaŭ la 40a datreveno de la hispana konstitucia reformo de 1978.

Xi faris la rimarkojn, kiam li faris paroladon al la du ĉambroj de la hispana parlamento. Li diris, ke en la pasintaj 40 jaroj, Ĉinio kaj Hispanio sekvis disvolvajn vojojn, kiuj taŭgas al iliaj propraj naciaj kondiĉoj, kaj realigis nacian prosperon kaj socian progreson. Xi montris, ke Ĉinio volas subteni altnivelajn interŝanĝojn kun Hispanio, akceli reciprokan komprenon kaj subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj firme konservi en la memoro la ĝustan direkton de la duflankaj rilatoj. Li akcentis, ke la hispana parlamento povas ludi gravan rolon por pliigo de politika reciproka fido inter la du landoj, fortigo de interpopolaj interŝanĝoj kaj profundigo de ilia amikeco.

Pio Garcia-Escudero, prezidanto de la hispana Senato, diris, ke Hispanio volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en regionaj kaj internaciaj aferoj, profundigi interŝanĝojn inter leĝdonaj instancoj, akceli reciprokan komprenon kaj amikecon inter la du popoloj kaj antaŭenigi disvolvadon de la duflankaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin