Dokumentaj filmoj Ĉarma Argentino kaj Ĉarma Ĉinio estas elsendataj respektive en Ĉinio kaj Argentino

(GMT+08:00) 2018-11-29 12:41:27     Redaktoro:Xiong

Antaŭ la pintkunveno de la Grupo 20, la dokumentaj filmoj Ĉarma Argentino kaj Ĉarma Ĉinio, produktitaj de televidaj laboristoj de Ĉinio kaj Argentino, estas elsendataj respektive en ora periodo de programoj de la dulandaj televidaj stacioj ekde la 29a de novembro. La spektantoj povos rekte senti la ĉarmon de la alia lando el la perfekta prezentado.

En la 28a de novembro en Argentino, en la malferma ceremonio de la elsendo de tiuj du dokumentaj filmoj, Hernan Lombardi, argentina ŝtatsekretario pri amaskomunikiloj, diris, ke tiuj du dokumentaj filmoj estas donacoj por la pintkunveno de la Grupo 20. La malferma ceremonio de la elsendo estas la komenco de multaj projektoj de kunlaboro inter Ĉinio kaj Argentino en la estonteco. Li diris, ke la argentina popolo estas scivolema pri Ĉinio. "Per kunlaboro de la dulandaj televidaj laboristoj kaj per tiuj du dokumentaj filmoj, ni trovis multajn komunajn punktojn de la du flankoj. Tio estas tre signifa por la dulandaj popoloj."

Kvankam la distanco inter Ĉinio kaj Argentino estas longa, tamen la dokumentaj filmoj Ĉarma Argentino kaj Ĉarma Ĉinio estas ponto por kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj.

Shen Haixiong, estro de Ĉina Komunikila Grupo, esperis, ke per tiu oportuno, estos plu akcelitaj interŝanĝoj kaj kunlaboro inter ĉinaj kaj argentinaj amaskomunikiloj, kaj la du flankoj prezentos pli multajn perfektajn kulturajn produktaĵojn kaj kune subskribos belan ĉapitron de la komuna komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Yang Wanming, ĉina ambasadoro en Argentino, Diego Guelar, argentina ambasadoro en Ĉinio kaj pli ol 150 ĉinaj aŭ argentinaj reprezentantoj ĉeestis al la malferma ceremonio de la elsendo. Miguel Pereira, estro de Argentina Radiodisaŭdiga kaj Televida Stacio, ĉeestis la ceremonion kaj faris paroladon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin