Disvolviĝi en cirkla ekonomio

(GMT+08:00) 2018-12-03 12:38:32     Redaktoro:Xiong

La urbo Fushun de la provinco Liaoning estas reprezentanto de la malnovaj industriaj bazoj en la nordoriento de Ĉinio, kaj la minejo Fushun, plej granda subĉiela karbominejo en Azio, ja situas tie. Ekde la jaro 1948, tiu ĉi urbo, kiu "estiĝis pro karbo kaj leviĝis de karbo", produktis por la lando sume miliardon da tunoj da bonkvalita karbo; kaj jam en la komenco de la landofondiĝo ĝi estis nomata "ĉefurbo de karbo" en Ĉinio. Sed kun pograda reduktiĝo de karba rezervkvanto la minejo dronis en dekadenco. Por sin deturni de la situacio la min-industria korporacio de Fushun kreis la unua du industriajn sistemojn de cirkla ekonomio kaj komencis iri la vojon de industria transformiĝo.

Fine de la 80aj jaroj en la pasinta jarcento la korporacio jam komencis esploradon pri industria transformiĝo. Nun la transformo estas plenumita, kaj formiĝis du maturiĝintaj industriaj sistemoj de cirkla ekonomio: "karbo – elektro – varmo – papera industrio" kaj "obeskisto – rafinado de petrolo el skisto – kemiigo de oleskisto – sinteza utiligo".

Oni utiligas karban gangon por produkti elektron, fari hejtadon, kaj siavice, danke al tiuj energifontoj fabriki paperon. Tiamaniere oni sukcesas, samtempe en eliminado de poluoj, longigi la karban industrion, kaj en tio la loĝantaro akiras al si hejtadon, kaj la bezono pri papero en la nordorienta regiono estas kontentigita.

Kaj alie, la karbo de Fushun havas la karakteron kunkreski kun oleskisto. Same kiel la karba gango, la oleskisto, kiam ĝi estas amase forlasita, povas membruli, kaj tiel polui la aeron. La korponacio havas 1,1 miliardojn da oleskisto rezervita por ekspluatado. Tio do estas enorma kvanto da natura energifonto. Pro tio la korporacio starigis al si sistemon de cirkla ekonomio bazitan sur karbo kaj oleskisto. Kaj krome la korporacio planas malfermi novajn programojn de cirkla ekonomio, kiuj kunligiĝos kun la ŝtata produktado kaj la bezono de la popolvivo, penante minimume malaltigi la influon de ekonomiaj aktivecoj al la medio.

Gvidate de la koncepto pri novigo, akordigo, verdigo, malfermo kaj divido, Fushun nepre realigos la daŭripovan disvolvon en la tradicia sektoro de energifontoj kaj faros novan kontribuon por la malnova industria bazo en la nordorienta lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin