Pintkunveno de G20 en retrospegulo

(GMT+08:00) 2018-11-29 18:55:27     Redaktoro:Yu

Vendrede, la 30an de novembro, la Pintkunveno de la Grupo 20 eniros la argentinan tempon. Ĝi estas la plej influa okazaĵo por la tuta mondo en tiu ĉi jaro.

Mekanismo de la pintkunveno estis establita post la eksplodo de la internacia financa krizo en 2008. La mondo, kiu nun alfrontas multajn defiojn de unufalankeco, protektismo kaj tendenco de penso kontraŭ tutmondiĝo, denove fokusiĝas pri tiu okazaĵo, esperante, ke la mekanismo refoje ludos la gvidan rolon de makrokunordigo kaj kunlaboro.

Aŭstralia kunordiganto pri aferoj de la Grupo 20 David Gruen diris en sia artikolo: "La pintkunveno alfrontos grandajn defiojn. Ni ne vivas plu en la mondo, en kiu ĉiuj gravaj landoj aprobas ŝlosilajn multflankajn interkonsentojn kaj instituciojn, kiel ekzemple la Pariza Interkonsento kaj la Monda Organizo pri Komerco." Gruen estis pesimisma, tamen li atendas, ke la pintkunveno de la Grupo 20 ludos sian rolon, kiam oni bezonas ĝin, ĉar ĝi estas kiel amiko en malbona vetero, sed ne tiu en bona vetero.

La novaĵ-agentejo Reuters atentigis, ke antaŭ dek jaroj, fronte al la ekonomia katastrofo diversaj landoj montris solidarecon, sed nun tia sceno estas nur en rotrospegulo. La financa krizo de 2008 restas freŝa en la memoro: la Internacia Mona Fonduso malaltigi la anticipon de la ekonomia kresko en 2009 de 3,8 procentoj ĝis negativaj 1,3 procentoj. Por savi la tutmondan ekonomion, la Grupo 20 agis akorde kun financaj departmentoj de ĉiuj siaj membroj kaj prenis stimulajn politikojn. La membroj de la Grupo 20 inkluzivas la kvin konstantajn membrojn de la Sekureca Konsilio de la UN, BRICS-landojn kaj anojn de la Grupo 7. Se tiuj plej gravaj ekonomioj unuanime agas, neniu malfacila problemo estas nevenkebla.

La pintkunveno de la Grupo 20 estas mekanismo, sed ne rapide efika ilo por traktado de ĉiuj problemoj. En 2013, kiam la Sankt-Peterburga Pintkunveno estis obsedita de politikaj demandoj, iu mediato diris: "Ĉi-semajne, kiam okazas la pintkunveno, la mondo bezonas, ke la gvidantoj refajrigos la volon de unuiĝo kaj kunlaboro. Eĉ renkontiĝoj kaj babiladoj estas valoraj, ĉar ju pli multe da reciproka kompreno, des pli malmulte da riskoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin