Je la 8-a horo vespere, Xi kaj lia edzino Peng Liyuan atingis la Reĝan Palacon de Madrido kaj reĝo Felipe IV kaj la reĝino varme akceptis ilin.
Xi diris, ke dum la vizito li profunde interŝanĝis opiniojn kun hispanaj reĝo kaj ĉefministro kaj aliaj gvidantoj pri la ĉina-hispanaj rilatoj kaj aliaj demandoj de komuna zorgo kaj atingis multajn konsentojn. La du flankoj konsentis intensigi altnivelajn kontaktojn, antaŭenigi konstruadon de la Zono kaj Vojo, realigi pli efektivajn kunlaborajn atingojn, levi la ĉina-hispanan ampleksan strategian partnerecon al nova alto en la nova epoko kaj pli multe profitigi la du popolojn.