Ĉina prezidanto atingis Argentinon por pintkunveno de G20 kaj ŝtata vizito

(GMT+08:00) 2018-11-30 12:49:08     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Bonaeron ĵaŭde nokte por ĉeesti la 13an Pintkunvenon de la Grupo 20 kaj fari ŝtatan viziton al Argentino.

En sia deklaro Xi esprimis salutojn kaj bondezirojn al la argentina popolo en la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo. Li diris, ke Ĉinio kaj Argentino estas sinceraj amikoj, kiuj fidas unu la alian, kaj bonaj partneroj, kiuj profitigas unu la alian, kaj ke li ĝojas viziti Argentinon kaj refoje renkontiĝi kun siaj argentinaj amikoj. Ĉinio kaj Argentino subtenas unu la alian en elekto de disvolva vojo, kaj sin devontigas al plifortigo de amika kunlaboro kaj kunordigo en internaciaj kaj regionaj aferoj. Li diris: "Mi atendas havi vastajn interŝanĝojn kun prezidento Mauricio Macri kaj homoj de diversaj rondoj de Argentino, kaj kune malfermi novan epokon por la ĉina-argentina ampleksa strategia partnereco. Argentino estas la unua sud-amerika gastiganto-lando de la pintkunveno de la Grupo 20 kaj ĉi tiu jaro markas la 10an datrevenon de la pintkunveno de la Grupo 20." Li deziris sukceson al la pintkunveno, kaj diris, ke li volas labori kune kun Macri kaj ĉiuj aliaj gvidantoj por subteni la spiriton "ĉiuj en sama ŝipo" kaj stiri la ŝipon de la monda ekonomio de la rivero Plata al la larĝaj oceanoj.

En la flughaveno, Xi kaj lia edzino Peng Liyuan estis varme bonvenigitaj de argentina ministro pri eksterlandaj aferoj Jorge Faurie kaj aliaj registaraj oficistoj.

Argentino estas la dua stacio de la eŭropa kaj latin-amerka vojaĝo de Xi de la 27a de novembro ĝis la 5a de decembro, kiu portis lin al Hispanio kaj ankaŭ inkluzivas ŝtatajn vizitojn al Panamo kaj Portugalio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin