Politikistoj alfrontas samcentrajn cirklojn de G20

(GMT+08:00) 2018-11-30 13:31:18     Redaktoro:Yu

Lastatempe en la argentina ĉefurbo Bonaero, multaj lokanoj esprimis siajn atendojn kaj esperojn pri la Pintkunveno de la Grupo 20, dirante, ke ĝi estas la plej grava okazaĵo por Argentino en la historio de tiu lando, kaj ke Argentino estas malferma kaj inkluzivema, kaj estas bona oportuno por la mondo, ke kiel neŭtrala partio, ĝi gastigas la pintkunvenon de la Grupo 20 troviĝanta ĉe la vojkruciĝo.

La pintkunveno malfermiĝos vendrede. Estas la unua fojo, ke la kunveno okazas en amerika lando. Por la kunveno Argentino bone sin preparis kaj prezentis al la mondo zorgeme dezajnitan emblemon de la kunveno, kiu enhavas neniun elementon de la gastiganto. La ĉefa desegnaĵo konsistas el buntaj rondaj blokoj, kaj la ekstera cirklo konsistas el 20 rondaj punktoj, reprezentantaj 20 membrojn de la grupo, kaj la etendiĝintaj kvin rondaj punktoj reprezentas la kvin kontinentojn. La tuta emblemo konsistas el 100 rondaj punktoj en malsamaj koloroj.

La gastiganto volas esprimi, per la plej simpla kaj rekta dezajno, sian sintenon al la politikistoj kaj amaskomunikiloj ĉeestantaj al la kunveno, ke kiam la monda ekonomio denove estas ĉe la vojkruciĝo, la politikistoj devas retrorigardi sian komencan intencon ĉe la establo de la mekanismo, tio estas, ke per la platformo de la Grupo 20 ili fortigu kunordigon de makroekonomiaj politikoj, eligu la signalon de unuiĝo kaj kunlaboro, subtenu malfermon kaj realigu komunan disvolvadon.

Argentinanoj havas apartan atendon pri ĉinoj. Ili esperas, ke la ĉeesto de ĉina prezidanto Xi Jinping al la pintkunveno kaj lia ŝtata vizito al la lando kontribuos al traktado de la monda ekonomia demando per la ĉina saĝo kaj akcelos vastigon de argentina-ĉina pragmata kunlaboro en diversaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin