EU aldonis monhelpon al Bosnio-Hercegovino

(GMT+08:00) 2018-11-30 14:00:01     Redaktoro:Yu
Delegacio de la Eŭropa Unio al Bosnio-Hercegovino anoncis ĵaŭde, ke la EU aldonos 500 000 eŭrojn da monhelpo al Bosnio-Hercegovino. La sumo estos uzata por humanitara helpo al kontraŭleĝaj enmigrintoj.

Cheristos Stylianides, komisionano de la EU pri humanitara helpo kaj traktado de krizoj, publikigis deklaron en reteko de la delegacio, dirante, ke okaze de la baldaŭa vintro, la monhelpo estos uzata ĉefe por liveri al ili nutraĵojn, akvon, urĝajn loĝejojn, higienajn instalaĵojn, sanprotekton kaj vestojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin