Ĉina delegito: Ĉinio firme subtenas justan aferon de palestina popolo

(GMT+08:00) 2018-11-30 14:21:26     Redaktoro:Yu

Ĉina delegito diris ĵaŭde, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la demando de Palestino kaj firme subtenas la justan aferon de la palestina popolo pri reakiro de leĝaj rajtoj.

Wang Qun, reprezentanto de Ĉinio al la oficejo de la UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Vieno, faris la rimarkojn dum ĉeesto al la festado de la UN okaze de la Internacia Tago de Solidareco kun la Palestina Popolo. Wang diris, ke tiu ĉi jaro markas la 30an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Palestino. Ĉinio estas bona amiko kaj bona partnero de Palestino kaj firma subtenanto de palestina-israela paco. Wang aldonis, ke la ĉina flanko firme apogas kaj antaŭenpuŝas la mez-orientan pacprocezon kaj subtenas la starigon de tute sendependa palestina ŝtato bazita sur la landlimoj de 1967, kun Orient-Jerusalemo kiel la ĉefurbo kaj kun plena suvereneco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin