Prezidanto Xi publikigis artikolon en panama ĵurnalo

(GMT+08:00) 2018-11-30 19:04:51     Redaktoro:Yu

Subskribita artikolo de ĉina prezidanto Xi Jinping sub la titolo "Labori kune por Komuna Estonteco" estis publikigita en la ĵurnalo La Stelo de Panamo vendrede antaŭ lia ŝtata vizito al la centr-amerika lando.

Li diris en sia artikolo: "Mi baldaŭ faros ŝtatan viziton al la Panama Respubliko laŭ la afabla invito de prezidento Juan Carlos Varela. Tio estos mia unua vizito al la lando kaj ankaŭ la unua vizito de ĉina prezidanto. Mi atendas tiun ĉi vojaĝon kun granda anticipo."

Li rememoris: "En junio de la pasinta jaro, prezidanto Varela kaj mi faris gravan politikan decidon: Ĉinio kaj Panamo formale starigis diplomatiajn rilatojn. Por ambaŭ landoj, ĉi tiu mejloŝtona decido profitigos ne nur ĉi tiun generacion, sed pli multajn generaciojn. Por pli vasta internacia komunumo, ĝi montras la tendencon de nia epoko kaj la volon de la popoloj. Tio estas forta deklaro al la mondo, ke Panamo restas fidela al sia promeso pri la politiko de unu Ĉinio, kaj la du popoloj unuanime subtenas disvolvadon de rilatoj inter la du landoj."

La fine faris kvarpunktan proponon pri disvolvado de la duflankaj rilatoj, dirante, ke unue, la du landoj devas esti sinceraj partneroj; due, la du landoj devas esti disvolvaj partneroj, ĉar ambaŭ kiel evoluantaj landoj alfrontas komunajn taskojn de disvolvado; trie, ili devas esti partneroj de reciprokprofita kunlaboro kaj profundigi kunlaboron en diversaj kampoj; krome, ili devas esti proksimaj partneroj kun fortaj interpopolaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin