Tutmonde dissendita videaĵo "Historiaj Citaĵoj Preferataj de Xi Jinping"

(GMT+08:00) 2018-11-30 08:56:47     Redaktoro:祃璟琳

Estis oficiale publikigita la hispana versio de la videaĵo "Historiaj Citaĵoj Preferataj de Xi Jinping" en hispanlingvaj landoj ekde la 28a de novembro, antaŭ la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Argentino,

La videaĵo konsistanta el ses ĉapitroj estis tradukita de Ĉina Komunikila Grupo kaj estas dissendata de ĉefaj amaskomunikiloj en Argentino, Hispanio kaj aliaj hispanlingvaj landoj. Antaŭ tio, la verkaĵo estis tradukita en la anglan, korean kaj japanan lingvojn kaj estis vaste atentata de la publiko.

Laŭ konigo, la videaĵo kolektis saĝajn vortojn el ĉinaj antikvaj klasikaĵoj cititajn de ĉina prezidanto Xi Jinping en liaj paroladoj kaj artikoloj, kaj vivece montris profundan komprenon de Xi pri la ĉina eminenta tradicia kulturo kaj lian saĝan koncepton pri regado de la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin