Novaĵoj (Novembro 30)

(GMT+08:00) 2018-11-30 16:14:48     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 30-a de novembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi atingis Argentinon por la pintkunveno de G20 kaj ŝtata vizito; Ĉinio atendas pozitivajn kaj pragmatajn rezultojn de la pintkunveno de G20. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Bonaeron ĵaŭde nokte por ĉeesti la 13an Pintkunvenon de la Grupo 20 kaj fari ŝtatan viziton al Argentino.

En sia deklaro Xi esprimis salutojn kaj bondezirojn al la argentina popolo en la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo. Li diris, ke Ĉinio kaj Argentino estas sinceraj amikoj, kiuj fidas unu la alian, kaj bonaj partneroj, kiuj profitigas unu la alian, kaj ke li ĝojas viziti Argentinon kaj refoje renkontiĝi kun siaj argentinaj amikoj. Ĉinio kaj Argentino subtenas unu la alian en elekto de disvolva vojo, kaj sin devontigas al plifortigo de amika kunlaboro kaj kunordigo en internaciaj kaj regionaj aferoj. Li diris: "Mi atendas havi vastajn interŝanĝojn kun prezidento Mauricio Macri kaj homoj de diversaj rondoj de Argentino, kaj kune malfermi novan epokon por la ĉina-argentina ampleksa strategia partnereco. Argentino estas la unua sud-amerika gastiganto-lando de la pintkunveno de la Grupo 20 kaj ĉi tiu jaro markas la 10an datrevenon de la pintkunveno de la Grupo 20." Li deziris sukceson al la pintkunveno, kaj diris, ke li volas labori kune kun Macri kaj ĉiuj aliaj gvidantoj por subteni la spiriton "ĉiuj en sama ŝipo" kaj stiri la ŝipon de la monda ekonomio de la rivero Plata al la larĝaj oceanoj.

Estis oficiale publikigita la hispana versio de la videaĵo "Historiaj Citaĵoj Preferataj de Xi Jinping" en hispanlingvaj landoj ekde la 28a de novembro, antaŭ la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Argentino,

La videaĵo konsistanta el ses ĉapitroj estis tradukita de Ĉina Komunikila Grupo kaj estas dissendata de ĉefaj amaskomunikiloj en Argentino, Hispanio kaj aliaj hispanlingvaj landoj. Antaŭ tio, la verkaĵo estis tradukita en la anglan, korean kaj japanan lingvojn kaj estis vaste atentata de la publiko.

Laŭ konigo, la videaĵo kolektis saĝajn vortojn el ĉinaj antikvaj klasikaĵoj cititajn de ĉina prezidanto Xi Jinping en liaj paroladoj kaj artikoloj, kaj vivece montris profundan komprenon de Xi pri la ĉina eminenta tradicia kulturo kaj lian saĝan koncepton pri regado de la lando.

La 13a Pintkunveno de la Grupo 20 baldaŭ okazos en la argentina ĉefurbo Bonaero. Proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio ĵaŭde diris, ke kiam la tutmonda ekonomio alfrontas pli multajn riskojn kaj defiojn, precipe necertecon alportitan de protektismo kaj unuflankeco, diversaj partioj devas kunlabori por komuna reago.

La proparolanto diris, ke Ĉinio volas labori kun Argentino, la gastiganto-lando de la pintkunveno, kaj aliaj partioj, por plifortigi kunlaboron en komerco kaj investado, plu malfermi merkatojn, ekspluati novan motoron por ekonomia kresko, profundigi kunlaboron en la kampo de disvolvado, plu preni efektivigon de la Tagordo 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolvado kiel gravan laboron, helpi al evoluantaj landoj kundividi dividendon de tutmondiĝo, akceli inkluzivan kaj daŭripovan disvolvadon, starigi konsenton kun diversaj flankoj, subteni multflankan komercan sistemon kaj protekti tutmondan liberan komercon.

Lastatempe en la argentina ĉefurbo Bonaero, multaj lokanoj esprimis siajn atendojn kaj esperojn pri la Pintkunveno de la Grupo 20, dirante, ke ĝi estas la plej grava okazaĵo por Argentino en la historio de tiu lando, kaj ke Argentino estas malferma kaj inkluzivema, kaj estas bona oportuno por la mondo, ke kiel neŭtrala partio, ĝi gastigas la pintkunvenon de la Grupo 20 troviĝanta ĉe la vojkruciĝo.

Estas la unua fojo, ke la kunveno okazas en amerika lando. Por la kunveno Argentino bone sin preparis kaj prezentis al la mondo zorgeme dezajnitan emblemon de la kunveno, kiu enhavas neniun elementon de la gastiganto. La ĉefa desegnaĵo konsistas el buntaj rondaj blokoj, kaj la ekstera cirklo konsistas el 20 rondaj punktoj reprezentantaj 20 membrojn de la grupo, kaj la etendiĝintaj kvin rondaj punktoj reprezentas la kvin kontinentojn. La tuta emblemo konsistas el 100 rondaj punktoj en malsamaj koloroj.

La gastiganto volas esprimi, per la plej simpla kaj rekta dezajno, sian sintenon al la politikistoj kaj amaskomunikiloj ĉeestantaj al la kunveno, ke kiam la monda ekonomio denove estas ĉe la vojkruciĝo, la politikistoj devas retrorigardi sian komencan intencon ĉe la establo de la mekanismo, tio estas, ke per la platformo de la Grupo 20 ili fortigu kunordigon de makroekonomiaj politikoj, eligu la signalon de unuiĝo kaj kunlaboro, subtenu malfermon kaj realigu komunan disvolvadon.

Argentinanoj havas apartan atendon pri ĉinoj. Ili esperas, ke la ĉeesto de ĉina prezidanto Xi Jinping al la pintkunveno kaj lia ŝtata vizito al la lando kontribuos al traktado de la monda ekonomia demando per la ĉina saĝo kaj akcelos vastigon de argentina-ĉina pragmata kunlaboro en diversaj kampoj.

Ĉina delegito diris ĵaŭde, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la demando de Palestino kaj firme subtenas la justan aferon de la palestina popolo pri reakiro de leĝaj rajtoj.

Wang Qun, reprezentanto de Ĉinio al la oficejo de la UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Vieno, faris la rimarkojn dum ĉeesto al la festado de la UN okaze de la Internacia Tago de Solidareco kun la Palestina Popolo. Wang aldonis, ke la ĉina flanko firme apogas kaj antaŭenpuŝas la mez-orientan pacprocezon kaj subtenas la starigon de tute sendependa palestina ŝtato bazita sur la landlimoj de 1967, kun Orient-Jerusalemo kiel la ĉefurbo kaj kun plena suvereneco.

Usona prezidento Donald Trump ĵaŭde diris, ke li decidis nuligi planitan renkontiĝon kun rusa prezidento Vladimir Putin dum la Pintkunveno de la Grupo 20 en la argentina ĉefurbo Bonaero.

Trump diris en socia komunikilo, ke la rusa flanko retenis ŝipojn kaj ŝipanojn de Ukrainio, tial li opinias, ke estas bone nuligi la planitan renkontiĝon kun Putin, kaj ke li esperas, ke ili renkontiĝos, kiam la situacio estos kvietigita.

Delegacio de la Eŭropa Unio al Bosnio-Hercegovino anoncis ĵaŭde, ke la EU aldonos 500 000 eŭrojn da monhelpo al Bosnio-Hercegovino. La sumo estos uzata por humanitara helpo al kontraŭleĝaj enmigrintoj.

Cheristos Stylianides, komisionano de la EU pri humanitara helpo kaj traktado de krizoj, publikigis deklaron en retejo de la delegacio, dirante, ke okaze de la baldaŭa vintro, la monhelpo estos uzata ĉefe por liveri al ili nutraĵojn, akvon, urĝajn loĝejojn, higienajn instalaĵojn, sanprotekton kaj vestojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin