La 13a Pintkunveno de la Grupo 20 vendrede okazis en la argentina ĉefurbo Bonaero. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon en la unua stadio de la pintkunveno, emfazante, ke la Grupo 20 devas subteni malfermon kaj kunlaboron, spiriton de partnereco, gvidan rolon de novigo, ĝeneralan favoron kaj kungajnon kaj firme kapti la ĝustan direkton de la monda ekonomio.
Xi montris, ke tiu ĉi jaro markas la 10an datrevenon de la eksplodo de la internacia financa krizo kaj ankaŭ la 10an datrevenon de la pintkunveno de la Grupo 20. Kvankam la monda ekonomio subtenis kreskon, tamen pli profunda influo alportita de la krizo ankoraŭ ne estis forigita, kaj multaj riskoj pli rapide akumuliĝis. La Grupo 20 devas adaptiĝi al la tendenco de la historio kaj kapti la direkton. Li aldonis, ke kvankam la monda ekonomio estas ne tiel stabila, tamen la ĝenerala tendenco de malfermo kaj integriĝo de diversaj landoj restas senŝanĝa. Dum tiu periodo, estis atingita la komunumo kun komuna estonteco, en kiu ĉiuj landoj dividas interplektitajn interesojn kaj respondecojn. Tial diversaj partioj devas kunlabori por komuna reago kaj realigi reciprokan profiton kaj kungajnon.
Multaj ĉeestantoj diris, ke kvankam la monda ekonomio kreskis, tamen la kresko malradipiĝis, protektismo kaj unuflankeco leviĝis, la monda ekonomio alfrontis pli kaj pli multajn riskojn. Ili akcentis, ke diversaj partioj devas plifortigi makropolitikan kunordigon kaj profundigi kunlaboron en struktura reformo, efektivigo de Tagordo de 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolvado kaj infrastruktura konstruado, kune protekti multflankan komercan sistemon, antaŭenigi liberigon kaj faciligon de komerco kaj investado, plibonigi la tutmondan regadon kaj kune akceli fortan, daŭripovan, ekvilibran kaj inkluzivan disvolvadon de la monda ekonomio.