Ĉina kaj rusa ŝtatestroj renkontiĝis dum pintkunveno de G20

(GMT+08:00) 2018-12-01 15:05:13     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia rusa paralelulo Vladimir Putin vendrede dum la pintkunveno de la Grupo 20.

Xi diris, ke la disvolvado de ĉina-rusaj rilatoj konformiĝas al la tendenco de la epoko kaj kongruas kun la aspiro de la du popoloj kaj havas grandan endogenan viglecon kaj vastan perspektivon. Danke al komunaj klopodoj de la du flankoj, kunlaboro inter la du landoj en diversaj kampoj faris novajn atingojn ĉi-jare. La venonta jaro markos la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, kio estos ĉefa fadeno de la disvolvado de duflankaj rilatoj, kaj la du landoj devas okazigi solenajn celebrojn por puŝi pragmatan kunlaboron atingi pli da realaj rezultoj en diversaj kampoj.

Putin diris, ke estas grave, ke Rusio kaj Ĉinio subtenas oftajn altnivelajn interŝanĝojn. Li aldonis, ke la rusa flanko sin devontigas al profundigo de praktika kunlaboro kun Ĉinio en diversaj kampoj, pliigo de kunordigo kaj komuna klopodo por paco kaj sekureco de la mondo kaj konstruado de malferma monda ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin