Xi vokas Ĉinion kaj Turkion kunhavi oportunojn de disvolvado

(GMT+08:00) 2018-12-01 15:47:43     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping vokis Ĉinion kaj Turkion plifortigi kunlaboron kaj kunhavi oportunojn de disvolvado dum renkontiĝo kun sia turka paralelulo Recep Tayyip Erdogan vendrede en Bonaero.

La du gvidantoj interparolis flanke de la pintkunveno de la Grupo 20 en la argentina ĉefurbo.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Turkio estas emerĝantaj merkatekonomioj. Li urĝis la du landojn plifortigi kunordigon kaj kunlaboron, kunhavi evoluigajn oportunojn kaj kune trakti defiojn kaj riskojn. Li diris, ke li kaj la turka prezidento tenis oftan komunikadon en la lastaj jaroj kaj kune gvidis la strategian kunlaboron inter siaj landoj al pli alta nivelo. Li vokis al la rilataj departementoj de la du landoj kunlabori strikte por efektivigi la konsenton atingitan de li kaj la turka prezidento kaj strebi por efektivaj rezultoj.

Erdogan diris, ke li ĝojas, ke la turka-ĉinaj rilatoj disvolviĝis kaj profundiĝis. La turka flanko atendas antaŭenigi altnivelajn interŝanĝojn kun Ĉinio, alte taksas la iniciaton Zono kaj Vojo, kaj volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de komerco kaj ekonomio, investado, aviado kaj turismo kadre de la Zono kaj Vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin